pentristo : artiste peintre
Julio 2022
BILDTRIO
ZAMENHOF
BIOGRAFIO
(provizora titolo)
Projekto de bildrakonto de la vivo de Zamenhof en formato adaptita al la nunaj poŝtelefonoj.
La bildstrio estos poste adaptebla al surpapera printado de albumo.
La traduko en ĉiuj lingvoj estas malfermita ek de la neta provaĵo.
La kreado sekvas la jenan planon :
La naskiĝon de la lingvo en la menso de la juna Ludoviko Lazaro.
La maturiĝo de la lingvo en la ellaborado de la lingvo esperanto.
La naskiĝo de la esperantista komunumo.
La tuta historio de la movado ĝis la nuna vivo de la esperantistaro.
La laborada metodo :
KAVLAN zorgas pri la desegnoj kaj la rakonto kaj pri la kunordigado de la verko.
La esperantistaro estas invitita al kunlaborado por diversaj taskoj. Ĉar ne sufiĉas desegni… La rakonto povas doni pli da reliefo al diversaj eventoj do oni devas dokumenti el diversaj fontoj. La verko devas esti korektata dum la tuta ellaborado por eviti la koboldaĵojn. Eĉ la bildoj povas esti kritikataj kaj restas adapteblaj al komuna interkonsento.
La celata rezulto :
Obteni bildoprezenton kiu estos uzebla sur ĉiuj ekranoj de la poŝtelefono al komputila kaj televida ekranoj.
Ekde 200 vinjetoj oni povos jam uzi la bildoprezenton (La laboro estas duone farita).
Ekde la lumbildoj oni povas adapti la prezenton al bildstrio sur papero.
Ekde 240 bildoj oni povas krei albume surpaperan bildtrion.
La monaj rimedoj :
Ĝis la surpapera adaptado la laboro de desegno kaj kunordigado estas senpaga.
Por la printado kaj la eldonado la monaj investoj estos elekteblaj laŭ la bezonoj.
La Copyright ne starigas problemon ĉar la verko restos libera en la respekto de la moralaj rajtoj de la aŭtoroj. Same kiel Esperanto kaj la liberaj programoj kiel Linux.
Projekto nuna : Bildstrio « Zamenhof biografio »
https://photos.app.goo.gl/hKen7P9LT8dUcdLFA
MIA PENTRA IRADO
Mi sentas min pentristo ĉar de ĉiam la kreado de bildo emociigante min ekvilibras mian psikon, tion dirinte, mi bone konscias ke
deklari sin pentristo do "artisto" estas nur depostulado valorigebla nur de la spektanto.
Miaj bildoj povas lasi vin senreaga aŭ eĉ malplaĉi al vi. Mi akceptas tiom pli facile ĉi tiun situacion ke se pentristoj, eĉ nekonataj, emociigas
min, aliaj famegaj lasas min sen reaga.
Resti sen reago ne estas pli hontiga ol emociiĝi. La valorojuĝo de arta verko estas nur subjektiva.
Difini pentron ne facilas, sed mi pensas distingi kion ĝi ne estu.
La pentrarto ne estu nova
religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj komercaĉaj celoj, koruptas kaj mistifikas naivan publikon kaj pli riĉigas senskrupulajn ulojn .
Pentri liberigas la imagon, danke al kio, la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj pli
faciliĝas.
Vehiklo de la imago, ne pli ol alia arto, la pentro ne permesas eksplicitigi la ideojn.
"Ĉi tio ne estas lingvo" povintus skribi la pentristo René Magritte.
Por eksplicite kaj reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn,
lingvo nepre necesas.
Por komuniki kun sia najbaro loka lingvo ne nur utilas sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj. Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, INTERNACIA LINGVO restas la sola solvo.
Oni
des pli bone ŝatas la lokon kie oni vivas ke oni ne sentas sin enfermita en ĝi. Ĉi tiu amo de la libereco kondukis min al lernado kaj praktikado de la LINGVO ESPERANTO.
Mi krome renkontis manieron por rigardi la mondon kiu male al ideologio,
liberigas la menson, temas pri la zetetiko kiu trovas sin je la fundamento de la scienca metodologio.
Jen kial en mia menso, PENTRO, ESPERANTO, KRITIKPENSADO estas nepre bezonataj por mia imaga libereco.
NUNA LABORADO kaj KUNLABORADO
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!