pentristo : artiste peintre
22. janv., 2019
Kiam oni estas la plej famekonata fizikisto de la XXa jarcento, kion oni pensas pri Dio kaj la religio?
Manskribita letero de Albert Einstein en kiu la fizikisto dubas pri la realeco de la Dio de la monoteistaj religioj estis vendita la mardon
4an de decembro 2018a en New York 2,89 milionoj da dolaroj dum la vendo per aŭkcioj organizita de Christie's.
Temas pri rekordo por letero de la elpensinto de la relativecoteorio.
La prezo larĝe superas la prognozan forkon, fiksita inter 1 kaj
1,5 miliono da dolaroj.
En marto 2002, letero de Albert Einstein sendita en 1939 al Franklin D. Roosevelt, tiam Prezidento de Usono, alarmanta pri la germanaj atomaj projektoj, estis akirita kontraŭ 2,1 milionoj da dolaroj.
La lasta vendo de ĉi
tiu letero datumis de 2008, kiam ĝi estis aŭkciita al privata kolektanto kontraŭ 404.000 dolardoj, precizigis Christie's.
La vorto Dio, "produkto de la homaj malfortoj"
En la letero vendita mardon, datumita de 1954 kaj skribita
en la germana por la ricevonto Eric Gutkind, Einstein refutas ĉiun religian kredon, li la judo kiu estis forfuĝinta el Germanio post la alveno de Hitler.
"La vorto Dio estas por mi nenio alia ol la esprimo kaj la produktaĵo de homaj malfortoj, kaj Biblio
la ricevejo de malnovegaj legendoj sed tamen sufiĉe praaj" skribis la Eistein en la universitato de Princeton, en New Jersey, unu jaron antaŭ sia morto en aprilo 1955 .
"Nenia interpretado, ĉiel subtila kiel eblas,
nenion ŝanĝos (por mi)",
li aldonas en unu kaj duono paĝa letero.
En sia letero, la aŭtoro de la relativiteco, mortinte je la aĝo de 76 jaroj, ne ŝparas la judaismon.
"Por mi la juda religio estas, same kiel ĉiuj la aliaj religioj,
la enpersoniĝo de praa superstiĉo", skribas li.
"Kaj la popolo al kio mi fiere apartenas, kaj je la pensmaniero al kio mi sentas min profunde ankrita, tamen ne posedas memrespekton malsaman de la aliaj popoloj".
"Laŭ mia eksperimento, ili ne pli
bonas ol la aliaj homaj grupoj, eĉ se ili estas protektitaj kontraŭ la plej aĉaj troigoj de sia povomanko. Krome mi perceptas nenian elekitecon ĉe ili."
Albert Einstein ne alte taksis la Dion de la monoteistaj religioj, sed ĉu li estis tute sendia ?
En 1929 laŭ la radio France Culture, Einstein klarigis al la rabeno Herbert Goldstein ke li kredis al la Dio de Spinozo kiu rivelas la harmonion de ĉio ekzistantaĵo sed ne al Dio kiu zorgus pri la destino kaj la agoj de la homaj estaĵoj".
En la XVIIa
jarcento, la juda nederlanda filozofo Spinozo teoriadis Dion, kiun li nomas samtempe Naturo, kiu entenas ĉion, ne similas je la bildo de la homo kaj nenion aparte planas. Laŭ PIV spinozismo estas panteisma doktrino, laŭ kiu ekzistas nur unu senlima substanco,
kies atributoj estas spaco kaj penso, kaj kies ŝanĝiĝantaj formoj estas la individuoj. Se Einstein ŝatas ĉi tiun koncepton, tio estas pro lia vido de la universo, tiel kiel li klarigas tion en 1936 al junulino kiu demandis al li ĉu la sciencistoj preĝas :
La scienca serĉado estas bazita sur la ideo ke ĉiu okazantaĵo rezultas de la leĝoj de la naturo, kaj tio sin aplikas same por ĉiesaj agoj. Tial ĉi, sciencisto malfacile kredemas ke la eventoj povas esti influataj per preĝoj, aliel dirite per deziro sendata
al supernatura ento.
Tamen, ni devas agnoski ke nia nuna kono de ĉi tiuj leĝoj estas simple neperfekta kaj era, tiel ĉi, reale, la kredo en la ekzistado de universalaj leĝoj de la Naturo apogas sin sur kvazaŭa kredo. Tamen, ĉi tiu kredo estis larĝe pravigita
ĝis nun de la sukcesoj de la scienca serĉado.
Aliflanke, iu ajn serioze implikita en la daŭrigado de la scienco iĝas konvinkita ke spirito lokiĝas en la leĝoj de la Universo. Spirito ege supera al ĉi tiu de la homo, kaj fronte al kiu ni, kun niaj modestaj
povoj, devas nin senti modestaj.
Iel, la daŭrigo de la scienco kondukas al religia sento tre speciala, kiu estas efektive tre malsama je la religieco de pli naiva persono.
Informoj trovitaj en Francio en la gazetaro fine de la jaro 2018 www.yanpetro-kavlan.fr
Lilia
25.01.2019 23:32
ja, racio je la servo de pasioj. Belle cause pour des effets pour le moins bourbeux. Je ne juge pas. Je constate.
Ça donne envie de faire comme Dracula: de boire un cou pour mieux discuter
Lilia
... "magiaĵoj" kiel kreivo, hazardo, intuicioj... ne nur dum akvarelumado....
Lilia
25.01.2019 17:58
25.01.2019 17:56
Filozofioj spekulativaj certe "racieme" pli laŭdindas ol spekuladojn financajn. La monhavantoj ne pensas same, kiam ili investas en arton (vidu la leteroprezon). Kaj artistoj konas la rolon de
jean-pierre cavelan
25.01.2019 18:47
La spekulantoj estas simplaj monludistoj. Ili estas ĝenerale raciemaj.
Lilia
25.01.2019 07:17
Valora informado, solida konkludo. Mia granda dubo: ĉu ni iel fakte kontrolas ĉion fontantan el nia menso? Tio jam venas miksita kun sentoj kaj akiritaĵoj malraciaj,ĉu ne?
jean-pierre cavelan
25.01.2019 11:28
Eĉ se la raciemeco nin gvidas nin, ege malfacilas forviŝi el nia menso multajn akiritajn magiajn reagojn. Gravas nur ke oni provu estis pli raciema…
jean-pierre cavelan
22.01.2019 10:18
http://autodidactproject.org/other/spinoza10-esp2.html?fbclid=IwAR1lB2Sl2J6tDebL4klVwB8GWdhKM8KtxN9zA1F_yUDxaK7iJIy2O0TEQhU
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!