28. juil., 2019

LA MUŜO KAJ L’ARANEO

2- Li agis sen zorgo eta,
3- la muŝideto koketa !
4- Fluge kaj zume iris,
5- flirtis, dancis kaj rondiris
6- Lia panjo diris: restu proksime la plej.
7- Eĉ soifante ne flugu al drinkej’,
8- rigardu kien ci flugas kaj evitu homojn,
9- la lagojn, la bestojn, la pluvon kaj la domojn
10- Dum festenoj manĝotablojn ne alproksimiĝu,
11- atendu ĉiam la finon kaj tre diskretiĝu ;
12- Muŝo, filo mia, gardu cin
13- ĉar se ci amas ilin, ili ne amos cin
14- Sed la eteta muŝo serĉis la aventurojn
15- kaj foriris altege sur la tegmentojn
16- Li nenion timis ĉar lin amis la vivo !
17- Por li la tago fluis sur facila deklivo :
18- eksplori la hejmojn, de domo en domon,
19- surflugi ĉiujn homojn kiel aerodromon,
20- kanti zumzumzum sen pensi pri danĝero,
21- jen kio plaĉis al frivola diptero.
22- Post manĝintis ili,
23- ĉion frandis li
24- de la guto da vino
25- ĝis la panero fino.
26- Kaj en ĉiuj sezonoj,
27- Lin logis la balkonoj.
28- Iam li ekvidis tre strangan floron
29- streĉita al ĉielo ĝi ja montris la gloron.
30- La muŝeto alflugis tuj sen prudento
31- sur la belegan astron tremantan en la vento.
32- Ĉu estis ia kaptilo ?
33- Pro kiu sorĉalkemilo
34- gluantas hororo
35- en ĉi aĉa floro ?
36- Besto ronde korpa, kun ege vilaj kruroj,
37- faŭkoj inferaj, en mezepokaj pikturoj,
38- antaŭen iranta, lente ĝoje paŝanta,
39- ekvidante la predon, manĝo promesanta.
40- Ĉi foje jen la fino, pensis la muŝo en ploro,
41- adiaŭ la ĉiel’, adiaŭ la floro
42- adiaŭ matine, la roso
43- la herbero kaj la ŝoso,
44- Min krakmanĝos tuj,
45- aĉa araneo huj,
46- mi baldaŭ mortos,
47- neniu raportos !
48- Ombro alproksimis
49- La tolaĵo tremis
50- Helpema mano detruis la karceron,
51- la eta muŝido prifuĝis la danĝeron.
52- Eble estontece li iĝos pli prudenta,
53- Eble araneon evitos li atenta.
54- Konsterne, deprime, plendas la araneo
55-« Nenio manĝota ! 
56- Mi restas idiota.
57- Manĝo mankas al mi,
58- neniu por min ami,
59- krom Viktor Hugo en sia verkamas’
60- kiu ie skribis : arane’ mia, mi cin amas. »
61- Ĉu la muŝojn amis la grandfronta poeto ?
62- Ĉu de li ankaŭ savintus la muŝeto ?
63- Vivo tristas en balo kiu intervoras,
64- tio kio ĝojigas iujn, la aliaj ĝin priploras.

Fablo de Danièle Gasiglia-Laster esperantigita de Jean-Pierre Cavelan

Derniers commentaires

03.07 | 08:31

Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…

03.07 | 07:58

Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰

03.07 | 07:45

Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…

03.07 | 06:30

Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!

Partagez cette page