3. janv., 2020

Ĵetfluo kaj Esperanto

Ĵetfluo kaj Esperanto
Jen kiel naskiĝis ĉi tiu artikolo.
Kun mia edzino ni spektis televidan elsendon pri la ĵetfluoj, ni nenion sciis pri la temo ĝis tiam.
En la franca oni ilin nomas « courants jets » kaj en la angla « jets streams ».
Se kiel ni tiam, vi nenion scias pri la ĵetfluoj enmemorigu nur tion :
Ĵetfluo, alinome ŝprucfluo, estas potenca kaj rapidega vento, komparebla al aera riverego, en formo de iom platigita ronda tubo, blovanta en la troposfero, sub la tropopaŭzo, je altitudo de 6 000 ĝis 15 000 metroj.
Oni povas legi la sekvon de ĉi tiu artikolo sur :
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%B4etfluo

Antaŭ nia televidilo ni komencis kompreni la rolon de ĉi tiuj fluoj en la funkciado de la tera atmosfero kaj en la reguligado de ĝia klimato. La elsendo estis altkvalite pedagogia kaj sufiĉe kompleta kaj venis momento kiam oni parolis pri japana meteorologiisto kiu estis la unua serĉisto kiu science malkovris ĉi tiun fenomenon. La nomo de ĉi tiu serĉisto estis sufiĉe ekzotika por ne faciligi nian memorigon. Sed io stranga okazis, sur nia televidekrano aperis la scienca dokumento verkita de la japana meteorologiisto kaj ni povis ĝin legi kaj kompreni malgraŭ ke ĝi ne estis en la franca. Mi diras ke ĉi tiu evento estas stranga ĉar mia edzino kaj mi ricevis la saman inpreson : « Ni legis kaj komprenis antaŭ ekkonsciis ke la teksto estis skribita en Esperanto. »

Dum la sekvo de la elsendo ni eksciis ke la japana sciencisto estis esperantisto kaj ke li estis verkinta, inter la jaroj 1923-1925, la rezultojn de siaj studadoj en sia denaska japana lingvo sed ankaŭ en la Zamenhofa por donaci la informojn al la tuta mondo.

Mi supozas ke nun vi volas ekscii iom pli pri ĉi tiu japana Samideano.
Mi trovis sur Interreto lian vizaĝon sur tre malbona fotografaĵo (…mi provis ĝin plibonigi) :
Nomo :
Ōishi Wasaburō (大石 和三郎 /ōiśi ŭasaburō/),
nasko en Tosu (鳥栖) regiono Saga (佐賀県, saga-ken), la 15an de marto 1874,
morto la 18an de decembro 1950.

En sekvo al ĉi tiu artikoleto mi rakontos kiel gravegan rolon ludis ĉi tiuj ĵetfluoj en la dua mondmilito.
Artikolo daŭrigota…

Derniers commentaires

03.07 | 08:31

Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…

03.07 | 07:58

Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰

03.07 | 07:45

Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…

03.07 | 06:30

Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!

Partagez cette page