pentristo : artiste peintre
1. avr., 2020
Dum ĉi tiuj tagoj de izoleco kion fari ?
Ekzemple :
Ĉi tion demandu :
*Kiel vi fartas ?* : AL…
*Edipo*
: La demando estas malsimpla.
*Sokrato* : Mi ne scias.
*Les Kerr* : Bonega listo. Dankon !
*Hipokrato*
: Sen malsano.
*Eŭgeno de Zilah* : Kiel kutime.
*Kartezio* : Bone, mi pensas.
*Kavlan* : Kviete kaj akvarele.
*Paskalo* : Kaj vi ? Bone mi vetas.
*Wolfgang Guenther* : Estas ja ci virusa plago, kiu katenas min supermezure.
*Galileo * : Ĉio rondiras.
*Manfred Westermayer* : Mi fartas bone, ĉar mi estas optimisto.
*Vivaldio* : Tio dependas de la sezonoj.
*Zamenhofo* : neniam malesperante.
*Izak Neŭtono* : Le demando falas akurate.
*Andre Albault*
: Same kiel helpalfabeto.
*Spinoza * : Substance bone.
*Kurosawa Akira* : vakuon mi kameraos.
*Vilhelmo
Ŝekespiro* : Kiel plaĉos al vi.
*Benjameno Frankleno* : Fulmetondre !
*Robespiero* : Ĝis la kapo perdante !
*Marat* : Ĉio banas !
*Kazanovo * : La tuta ĝuo estas por mi.
*Pitagoro* : Tute ortangule.
*Ludoviko Betoven* : Surde.
*Marquis de Sade* : fike efike.
*D'Alembert kaj Didero* : Neeblas respondi per
du vortoj.
*Kanto* : Kritika demando.
*Hegelo* : Sume, bone.
*Arthur Schopenhauer*
: Ne la volo mankas.
*Karlo Markso* : Estos pli bone morgaŭ.
*Niccolo Paganini* : Allegro ma non troppo.
*Karlo
Roberto Darvino* : Oni sin adaptas…
*Friedrich Wilhelm Nietzsche * : Trans la bono, dankon.
*Marcel Proust* : Donu
tempon al la tempo.
*Maria Kurio * : Mi radiantas.
*Drakulo* : Mi havas bonan vejnon.
*Pikaso*
: Tio dependas de mia periodo.
*Sigmundo Freŭdo* : Kaj vi ?
*Alberto Kamuso* : la demando absurdas.
*Cirano
de Berĵerako* : Laŭ nazvido, bone.
*Edgar Allan Poe* : Eksterordinare.
*Alberto Ejnŝtejno * : Rilative bone.
*Leonardo el Vinĉio * : Silente ridetas .
*Donkiĥoto de la Manĉo* : Same kiel la stelo.
*Hamleto* : Farti
aŭ ne farti, jen la demando.
*Napoleono* : Nek Aŭsterlice nek Ŭaterlove.
*Stephen Hawking* :
En nigra truo.
*Livani* : Fragmente kaj ere.
KAJ
*VI* : KIEL VI FARTAS ?
Vi povas plibonigi kaj plilongigi la liston…
Via nomo povas ankaŭ miksiĝi kun la nomoj de pl famaj homoj…
Bonan ludon
!
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!