pentristo : artiste peintre
21. avr., 2020
KRAM (Kurso Rete Amase Malferma) estas la akronimo kiun mi proponas por traduki la anglan vorton MOOC (Massive Open Online Course), en la franca FLOT (formation en ligne ouverte à tous), aŭ ankaŭ CLOM (cours en ligne ouvert et
massif) estas sistemo de instruado kaj lernado diĝita kaj malferma en reto akceptante amasan lernantaron. La nomo MOOC estas nun tre konata en Francio; Oni retrovas ĝin en la ĉefaj francaj vortaroj.
La partoprenantoj de la kursoj, instruantoj kaj
lernantoj, estas geografie malkoncentrataj kaj komunikas nur per Interreto. Liberaj kaj senpagaj instruiloj estas ofte uzataj. En la angloparolantaro okazas ke pli ol 100 000 personoj kuniĝas en kurso.
Fontoj : https://fr.wikipedia.org/wiki/Massive_Open_Online_Course
ESKSPERIMENTO persona :
Mi provis la sekvadon de du KRAM-oj de Fondation Orange.
https://mooc-culturels.fondationorange.com
Kion gajni per ĉi tia eksperimento ?
Estas
nova maniero de instruado kaj lernado kiun mi vidas kiel evidenta progreso ĉar ĝi estas malmulte kosta, vivanta, interaktiva, ludeca kaj ege efika.
Mi do eksperimentis komencante per KRAM kiu traktis pri la koloroj en la pentro.
Estante pentristo
la koloroj interesas min de ĉiam sed tamen mi multe eksciis pri la temo danke al ĉi tiu lernmaniero.
Kuraĝigita de ĉi tiu unua eksperimento mi sekvis ĝis la fino alian KRAM-on pri la pentra movado Impresiismo. Denove mi konfirmas ke mi eksciis multajn
novajn konojn pri ĉi tiu temo.
KONKLUDO mia :
En la esperantista medio estus ege interese krei KRAM-ojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!