17. mai, 2020

Ĵetfluoj kaj la dua mondmilito

Artikolo kiu sekvas la artikolon "Ĵetfluoj kaj Esperanto"

Ĵetfluoj kaj la dua mondmilito

Resumo : la ĵetfluoj estas potencaj kaj rapidegaj ventoj kiuj lokiĝas je alta alteco de ĉirkaŭ 10000 metroj ek de la nivelo de la maro.
Japana meteorologiisto malkovris kaj studis ĉi tiujn ventegojn kaj eldonis la rezultojn de siaj observadoj en la japana lingvo kaj en esperanto en la jaro 1923.

3. janv., 2020

Pri la dua mondmilito necesas refreŝi en nia memoro la kronologion de la eventoj
La 7an de decembro 1941 t.e., antaŭ sia deklaro de milito, Japano atakas Usonon sinkigante usonan ŝiparon en Pearl Harbor en Usono. La 8an de decembro Japano deklaras la militon al Usono.
De junio 1944 al aŭgusto 1945 Usono bombatakas multfoje la urbojn de Japanio.
En aŭgusto 1945, la 6an kaj la 9an, per atombomboj Usono neniigas la urbojn Hiroshima kaj Nagasaki. La imperiestro Hirohito anoncas la kapitulacion de Japanio la 15an de aûgusto.

Kial kaj kiel la ĵetfluoj rilatas kun ĉi tiu mondmilito ?
Japanio konis la ekziston de la ĵetfluoj kaj uzante la konojn rivelitaj de
Oiŝi Ŭasaburo, la japanaj militistoj provis ilin utiligi por sendi al Usono « elfajrajn balonojn ». Kelkaj sed malmultaj el ĉi tiuj balonoj atingis la nordamerikan kontinenton kaj provokis kelkajn civilajn viktimojn. La efekto sur la milito estis fakte ege malforta ĉar multaj balonoj eksplodis super la maro sen atingi la bordon.
Sed ĉe la usona flanko la sciencaj informoj de Oiŝi Ŭasaburo restis tute nekonataj. Neniu pensis serĉi en la libro en esperanto la informojn kiuj estintus tiam tre interesaj por la usona armea aviado. En 1945 la usonaj bombaviadiloj estis ekipitaj per tre precizaj celsistemoj kiuj teorie permesis bombumi de tre alta alteco por eviti la japanan kontraŭaviadan defendon. Sed sen koni la ĵetfluojn la celsistemoj ne estis korekteblaj kaj ĉiuj la bomboj maltrafis la militajn celojn.

Konkludo :
Tio klarigas kial estis tiom da civilaj viktimoj en Janpanio kaj kial la klasikaj bombatakoj ne sufiĉe sukcesis. Oni eĉ rajtas supozi ke se Usono estis konanta la ĵetfluojn la milito estus daŭrinta malpli longe kaj ke la atombomboj estus restintaj neutilaj por gajni la militon.

Kroma pripenso de esperantisto :
Pri la ĵetfluoj, Esperanto estus povinta ludi gravegan rolon dum la dua mondmilito. Gravuloj, decidantoj, politikistoj, sciencistoj preferas firme antaŭjuĝi ke Esperanto estas kaj restu nur afero de diletantaj idealistoj.

Derniers commentaires

03.07 | 08:31

Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…

03.07 | 07:58

Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰

03.07 | 07:45

Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…

03.07 | 06:30

Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!

Partagez cette page