pentristo : artiste peintre
4. juin, 2020
ArGolLuc
— Ĉirkaŭ 20 jaroj antaŭe, la tuta movado de mia urbo abandonis min pro tio, ke mi defendis, ke ni ofertu realistajn, perkomercajn, pagajn, utilajn
servojn. Mi estis la prezidanto de la loka asocio, kaj necesis ke mi pagu el mia propra mono la tutajn elspezojn de la asocio. Mi ne kapablis fari tion, do ni perdis nian ĉambron. Kaj mi estis akuzita - en la praktiko, kondamnita - de la detruado de la asocio.
Esperanto-movado fariĝis pli kaj pli frenezulejo, plena je maldekstruloj kiu parolas pri ia supozebla "klas-batalo" kaj en Brazilo pri ia "spirita mondo" el kie venas gvidado por agado…
Tia aĉa pejzaĝo tiel deprimis min, ke mi ne vidis kialon por ne kabei. Kion mi farus en tia frenezulejo, se mi ne povas trovi pli ol deko da bonsaĝaj homoj por antaŭenigi la praktikan agadon, kiu estas necesa por plenumigi la zamenhofan idealon?
Mi profunde malĝojas. Kial mi ankoraŭ esperus? Ĉu ankoraŭ ekzistas ia *samideano* de Zamenhof por antaŭenigi Esperanton tiel, kiel la majstro iam volis?
Mi estas ĝisosta finvenkisto.
Tradicie-cela esperantisto. Eble mi estas unu el la lastaj. Mi volus scii, ĉu ankoraŭ ekzistas espero por tiel-esperanteca Esperanto-movado.
RenCors
—
Ĉu vi konas la kamparanan proverbon de mia vilaĝo "kiam mi serĉis helpon, mi ricevis konsilojn." Tio validas ankaŭ en nia Esperanto-vilaĝo. Multaj ŝatas paroli en Esperanto, sed malmultaj pretas kunfari. Se vi serĉas kunfarantojn por viaj projektoj, iru al
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/ kaj sekvi la instrukciojn tie por registri projekton. Ni ne parolu plu sed kunfaru.
Se esperantistoj faras ion kune, tio helpas fine al la bela aspekto de la movado: Faru Esperanton
alloga por esperantistoj. Tiam kreskas la ŝanco por desuba vastiĝo de Esperanto.
Ekzistas espero, mi garantias al vi kaj ekzistas multaj samideanoj kiel vi. Ne malesperu! Diru laŭte kie ajn vi povas, ke nia tasko
estas disvastigi Esperanton kaj la idealojn de Zamenhof.
Frank
— Estimata ArGolLuc, similajn spertojn havas pluraj esperantistoj, same mi, kaj
mi finrevis pri fina venko en mia generacio. Plej multaj homoj kredas, ke ili ne bezonas nek la Internacian Lingvon nek ian internacian lingvon. Ili mise kredas, ke sufiĉas iomete balbuti la anglan.
Laŭ mia impreso
ankaŭ multaj esperantoparolantoj lasas sin influi de tiaj supraĵaj pensmanieroj. Ili simple ne sentas la bezonon komuniki internacie. La uzado de Esperanto tre ofte sekvas iujn modojn kaj tiuj aktuale ne tre tendencas al kunfarado: Membroj forlasas asociojn,
en la reto pli kaj pli regas narcismo.
La tutmondiĝo postulas kunfaradon kaj ni rekomencu duope, plurope majstri la estontecon. Tio estas certe pli fruktedona ol kabei aŭ io simila. Risku rigardon en la Esperantan
Kunfarejon kaj eventuale estas iu, kiu petas vian helpon.
En la Esperanta Kunfarejo jam helpas Fransoazo Oazo, Herman, Renato Corsetti kaj Jean-pierre Cavelan kaj mi tre ĝojas pri tio.
eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_kunfarejo
https://www.facebook.com/maklerejo/
http://kunfarejo.frali.bplaced.net
Jean-Pierre Cavelan
— Mi tute konsentas kun ĉi tiu analizo de la situacio. Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo La Gazeto. Ne temas pri la "lastdata" sed pri la fino de la eldonado de
ĉi tiu bonega periodaĵo. Ĉi tiu morto de gazeto ilustras nian nekapablecon en la firmigado de longtempaj entreprenoj. Individue ni estas mortemaj kun tre mallonga vivdaŭro sed kial ni ne kunlaborus pli kolektive en niaj entreprenoj ? Ni posedas
almenaŭ la du atutojn internaciecon kaj ILon por komuniki inter ni. Sed ni ne sufiĉe uzas ILon en praktikaj kaj konkretaj projektoj tial ĉi nia esperantistaro malpligrandiĝas same kiel plumfonto kiu perdas sian inkon sen skribi. (ILo = Internacia
Lingvo)
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!