pentristo : artiste peintre
22. sept., 2020
ESPERANTO estas ideala kaj reala lingvo ĝi ne restis simpla projekto kaj tre kontentige funkcias.
Mi lernis la
lingvon de Zamenhof en la jaro 1973 tio estas hodiaŭ en 2020, antaŭ 47 jaroj.
En la komenco mi sciis ke ĝi povas utili en la praktiko ĉar mia frato estis sukcesinta paroli kaj komprenigi sin post nur kelkaj semajnoj da lernado de Internacia Lingvo.
Sed mi ne sentis min tre naturdotita pri la lernado de eksterlandaj lingvoj.
Tamen ek de la komenco, la lernado de esperanto plaĉis al mi.
Mi ŝatas ĝian regulecon kaj rilativan simplecon.
La lingvo de Zamenhof ŝparas la memoron danke al
la potenco de sia ĝeneraliĝanta akirado.
Rapide mi volis renkonti aliajn esperantistojn kaj povis tion fari en la kastelo Greziljono (Grésillon, Baugé, France).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_Greziljono
Dum dusemajna somera staĝo mi lernis la lingvon kaj sukcesis la du unugradajn atestojn.
(…pri lernado kaj pri praktiko).
Dum ĉi tiu staĝo mi renkontis bonegajn esperantistojn kaj instruistojn.
En 1978 mi vizitis Ĉekoslovakion kie mi renkontis aliajn esperantistojn en internacia staĝo. Post nova staĝo mi ricevis novan diplomon.
En 1986 dum dua restado en la kastelo Greziljono mi sukcesis la
ateston pri kapableco kiu en Francio agnoskas ke oni povas ne tro mallerte instrui la lingvon de Zamenhof.
Ĉiam la deziro de interkompreno estis bonega kaj la esperantista etoso plaĉis al mi.
Sed
kial mi titoligis ĉi tiun artikolon "Teduloj" ?
Estas nur post pluraj jaroj ke mi renkontis kelkajn tedulojn esprimante sin en esperanto.
La teduloj en Esperantio ne estas multnombraj sed ili povas esti tre malagrablaj.
Kiuj estas la teduloj ?
Jen kelkaj ekzemploj de teduloj :
Ili asertas siajn opiniojn kiel nediskuteblajn verojn.
Ili ĉiam certas ke ili pravas.
Ili ne toleras kontraŭdirojn.
Ili ne zorgas pri la ofendiĝemeco de la aliaj.
Ili mem estas tre ofendiĝemaj.
Ili staras en la esperantistaj asocioj same kiel en sekto.
Ili estas bigotoj de la lingvo kiu ludas por ili la rolon de religio.
Ili tuj vidas forgesitan akuzativon.
Ili korektas la gramatikajn erarojn (…realajn aŭ imagajn) de aliaj sen peti permeson.
Ili troigas malutilan idealan perfektecon de la lingvo.
Ili estas manie perfektistoj.
Ili uzas esperanton kiel sakran kaj ritan ĵargonon.
Ili rigardas lingvan eraron kiel pekon.
Ili estas naciistaj, etnocentritaj, egocentritaj, maltoleremaj.
Ili lacigas la spertajn esperantistojn kaj forfuĝigas la nove bakitajn.
Noto : Se en la ĉi supra artikolo vi trovas lingvan eraron aŭ eĉ plibonigeblan dirmanieron, mi invitas vin al komenti kaj helpi min en la korektado kaj perfektigado de mia teksto. Estas en la interkomunikado en la "diskuto sen disputo" ke ni povas progresigi la lingvon kaj nian komunumon. Mi asertas al vi ke vi ne estos rigardata kiel tedulo.
Konkludo : Vi divenas ke la ĉi supra artikolo entenas iom da humuro ĉar ĉiu povas roli kiel la tedulo de sia proksimulo.
Renkontante tedulon oni neniam forgesu ke la vivo en societo postulas
necesan toleremon por ne mem iĝi tedulo en Tute Tera Tedularo.
Dialogo kun la vizitantoj de la blogo de Yanpetro :
— Estimata leganto, Ne hezitu reagi.
Oni povas reagi surloke en mia TTTejo aŭ mi povas
kopiglui la reagojn en esperanto por reklami por nia lingvo sur paĝo kiu estas videbla de multaj neesperantistoj.
Tiel ĉi, oni povas vidi ke esperanto pluvivas…
Pascal al Yanpetro
— Mi promesis diri, kial mi verŝajne
estas tedulo laŭ via listo.
punkto 8 : mi tre ofte vidas forgesitajn akuzativojn
punkto 9 : mi ja korektas la gramatikajn erarojn de la aliaj sen ilia permeso,
ĉefe se temas pri la artikoloj senditaj por nia federacia gazeto "Espéranto-Provence"
punkto 11 : mi ja ŝatus perfekte uzi nian lingvon, skribe kaj parole
punkto 13 : ĉu lingva eraro
ne estas peko ? Nu... peketo, eble.
Ankaŭ pri la franca mi tiel opinias, cetere.
Do : mi ja estas tedulo... sed ne gravas... mi eĉ ne hontas prie...
Yanpetro al Pascal
— Bonegaj rimarkoj !
punkto 8 : Vi vidas la forgesitajn akuzativojn kaj korektas ilin en via kapo sen tedi la skribinton.
Vi estas ĝentila, afabla kaj tute ne teda.
punkto 9 : Pri la korektado de artikolo eldonota en gazeto,
vi tute ne tedas iun ajn, tute male vi faras necesan taskon kaj
la legantoj povas nur gratuli kaj danki vin.
punkto 11: Ni ĉiuj preferus pli perfekte uzi nian lingvon kaj ni bone konscias ke
la perfekteco restas neatingebla.
punkto 13 : Ni lasu la pekojn al la bigotoj kaj restu vivĝojuloj.
Pascal al Yanpetro
— Uf ! mi dormos pli trankvile, sen sonĝi pri mia tedemo.
Yanpetro
al Pascal kaj al vi la leganto
— Mi aldonas nian dialogon je la fino de mia artikolo ĉar humuro ĉiam estas bonvena en nia esperantista etoso.
Novaj simpatiaj reagoj povas trovi lokon ĉi sube.
Pascal Vilain
23.11.2020 20:49
Mi promesis diri kial mi verŝajne estas tedulo laŭ via listo.
- punkto 8 : mi tre ofte vidas forgesitajn akuzativojn
(sekvo sur "Mia Vivo", pro manko de loko ĉi tie, laŭ mia kompreno.)
Yanpetro
Pascal, ne hezitu sendi vian tekston per nia privata mesaĝilo.
24.11.2020 16:08
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!