2. janv., 2021

Transitiveco aŭ ne…

Lernantoj de Esperanto eĉ progresintoj foje renkontas malfacilecon kun la transitiveco de la verboj…

Kion oni trovas pri la transitiveco de la verboj en Plena Ilustrita Vortaro ?

transitiv²a 1 Λ (se paroli pri verbo) Tia, ke ĝi povas ricevi rektan objekton, : anstataŭi, bani, daŭrigi, frapi, fumi, komenci, masturbi, ŝanĝi .  transira. ☞ absoluta. 2 ∆  rilato. transitivigi. Transformi verbon netransitivan en transitivan: en E. oni devas uzi afikson, por transitivigi verbon. netransitiva ( pp verbo) Tia, ke ĝi ne povas ricevi rektan objekton, : boli, bruli, ĉesi, daŭri, evolui, manki, promeni  k.a.. SIN.  Netransira.

Kial ĉi tiu transitiveco aŭ netransitiveco povas starigi problemon ? 

Se oni uzas verbon kies signifo estas perfekte konata neniu problemo ekestas.

Sed foje sub la influo de sia denaska aŭ ĉiutaga lingvo, oni hezitas.
Ĉu la verbo kiun mi uzas estas transitiva aŭ netransitiva ?

Kompreneble la vortaro indikas la kvaliton de la verbo per (tr) aŭ (ntr) sed por ne ĉiam reveni al la vortaro kion fari ?
La solvo estas simpla : kiam oni lernas novan verbon oni devas koni ĝian ekzaktan signifon.

Jen du ekzemploj :

Ekzemplo n°1

fleks/i (tr)

Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno: fleksi branĉon

 Kial mi povas heziti ?

Ĉar en mia denaska lingvo (franca) la verbo « fléchir » (…kiu ŝajnas tre proksima je fleks/i ) estas fakte netransitiva ĝi fakte tradukas la verbon « fleksiĝi »

Ekzemplo n°2

★nask/i (tr)

( se paroli pri ino) Eligi el si idon: jen vi estas graveda kaj vi naskos filon

Kial mi povas heziti ?
Ĉar en mia denaska lingvo (franca) la verbo « naître » (…kiu ŝajnas tre proksima je nask/i ) estas fakte netransitiva ĝi fakte tradukas la verbon « naskiĝi »

KONKLUDO :

Kiam oni lernas verbon en Esperanto oni devas bone memori ĝian precizan signifon kaj ne fali en la kaptilon de la falsaj amikoj (vortoj kiuj similas per la sono sed ne per la ekzakta senco)

KONSILO MIA :

Ĉiam lerni novan vorton en la kunteksto de pluraj frazoj.
Tial ĉi, PIV (Plena ilustrita Vortaro de Esperanto) estas la plej utila ilo.

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

Commentaires

Juha Metsäkallas

03.01.2021 12:04

Jes, estas ĉiam bone lerni verbojn kun la rekcio:

- fleksi ion
- naski iun
- manki io al iu
ktp.

Jean-Pierre Cavelan

Vi tute pravas. Ni same opinias.

03.01.2021 13:53

Derniers commentaires

03.07 | 08:31

Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…

03.07 | 07:58

Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰

03.07 | 07:45

Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…

03.07 | 06:30

Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!

Partagez cette page