pentristo : artiste peintre
3. janv., 2021
La 16 reguloj de la Fundamento de Esperanto
Oni ofte aŭdas ke la gramatiko de Esperanto entenas nur 16 regulojn pro propaganda aŭ reklama prezento de la lingvo internacia.
Ĉi tiu ideo apartenas ne nur al malamikoj
de la lingvo de Zamenhof.
Sufiĉas malfermi la libron Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (ISBN 92 9017 022 0) kiu entenas 599 paĝojn por kompreni ĉi tiun ideon ĉar oni povas legi ĉi tiun prezenton:
«
La titolon « Plena Gramatiko de Esperanto » portas, en la Fundamenta Krestomatio », la dek ses reguloj, kiuj, en la « Fundamento », estas titolitaj simple « Gramatiko ».
La epiteton « plena » Zamenhof evidente uzis nur el propagandaj kaŭzoj. Li mem konsciis ja pri la nesufiĉeco de tiu gramatiketo kaj tial lin ĝin kompletigis jam en la « Fundamenta Ekzercaro », parte en formo de ekzemploj,
parte en formulitaj reguloj; kaj poste li daŭrigis la kompletigon en siaj « Lingvaj Respondoj ». Voli limigi la fundamentecon al tiu gramatiketo kaj apogi sin ekskluzive sur ĝi por pritrakti la ĉefajn demandojn de nia lingvo estus do
ne scienca kaj iel infana sinteno. Tial tiun gramatiketon ni presigas, kape de nia libro, pli kiel historin dokumenton, ol kiel la ununuran fonton de niaj informoj pri la lingvo.
Ni citas la regulojn senŝanĝe,
escepte ilian vic-ordon: ni vicigis la paragrafojn laŭ la ordo de nia pritraktado. La originan numeron ni donas parenteze.
»
Kion pensi pri ĉi tiu teksto ?
Evidente Kalman Kalocsay kaj Gaston
Waringhien, la kunaŭtoroj de P.A.G. de Eo, ne povas malpravi. Sed en diskuto inter esperantistoj kiuj rigardas la Fundamenton de Esperanto kiel biblion kaj aliaj kiuj pensas ke la « Plena Gramatiko » kun ĝiaj 16 reguloj estas
nur propaganda aĵo, mi ne povas partion preni.
La ŝlosilo de la problemo, por mi, lokiĝas en la ĉi suba ekstrakto de la ĉi supra teksto :
« …Voli limigi la fundamentecon al tiu gramatiketo kaj apogi sin ekskluzive sur ĝi por pritrakti la ĉefajn demandojn de nia lingvo estus do ne scienca kaj iel infana sinteno.… »
Efektive pri Esperanto oni povas lokigi sin laŭ scienca vidpunkto aŭ laŭ infana vidpunkto.
Se oni elektas la infanan vidpunkton oni lernas Esperanto denaske (…aŭ forgesante ĉion kion oni scias pri lingvoj kaj) tiam oni renkontas nenian gramatikan problemon. En tiu kazo eĉ la « Plena Gramatiko » de la Fundamento ne vere estas bezonata.
Se oni elektas la sciencan vidpunkton oni malkovras ke Esperanto konsistigas eksterordinaran studokampon por la serĉado kaj la kompreno de niaj interlingvaj
problemoj.
Plue ĉi tiu Serĉokampo ne estas multe esplorita.
La malsameco inter etna lingvo kaj Esperanto estas ke Ilo (Internacia Lingvo) posedas strukturon kiu organizas sin ek de sendependaj radikoj iom same kiel ĉeloj en vivanta
estaĵo.
Kompreni tion ek de sia eklernado, ege faciligas sian rapidan akiron de Esperanto.
Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!