pentristo : artiste peintre
30. janv., 2021
Por traduki la francan kunmetitan vorton "marque-page" mi hezitis inter "paĝomarkilo" aŭ "paĝomemorilo", aŭ "paĝoretrovilo".
Kio estas paĝomarkilo ?
Tre ofte, simpla papero povas ludi la rolon de paĝomarkilo kiu utilas por retrovi la paĝon
kie oni interrompis sian legadon.
Sed mi rimarkis ke de kelkaj jaroj oni povas aĉeti paĝomarkilojn kun interesaj bildoj en multaj lokoj, muzeoj kaj turismaj butikoj.
Ĉi tiaj bildetoj invitas al kolektado, al interŝanĝado kaj permesas dispartigi
amikajn memoraĵojn per malkostaj kaj amuzaj donacoj.
Tio donis al mi la ideon krei miajn akvarelajn paĝomarkilojn. Ĉiu paĝomarkilo estante ununura aŭtentika verko. Kompreneble mi ne povis antaŭvidi ĉu mia ideo plaĉos al novaj amatoroj de mia pentro…
Antaŭ kelkaj tagoj, mi proponis miajn paĝomarkilojn.
Sekve al la obtenita sukceso, la propono daŭros ĝis la 15a de februaro 2021.
Post ĉi tiu dato mi daŭre prilaboros akvarelojn en ĉi tiu formato mallarĝa kaj vertikala (59 x 210 mm).
Aperas
ke tia formato plaĉas al amatoroj kiuj povas krei ludajn kolektojn sen ruinigi sin.
Sed se la paĝomarkila formato plaĉas al kolektantoj, ĝi ankaŭ interesas la pentriston ĉar la mallarĝa vertikaleco de la bildo stimulas la kreadecon.
Post la 15a de
februaro, la prezo de miaj paĝomarkiloj ne povos resti je la nuna reklama prezo.
La vendotaj paĝomarkiloj lokiĝas ĉi tie : Marque-pages
Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!