pentristo : artiste peintre
2. nov., 2021
STRANGA DETALO
Iam, en libro aŭ revuo pri arto, la reproduktaĵo de pentraĵo el la 18a jarcento, allogis mian atenton per detalo.
La verko estas portreto sed en la pentraĵo alia pentraĵo estas reproduktita.
En ĉi tiu dua pentraĵo lokiĝas
virino mamnutranta maljunulon.
Mi tuj deduktis ke ĉi tiu stranga bildo estas verko de Jean-Jacques Bachelin kiu estas la franca pentristo kies portreto estas la temo de la ĉefa pentraĵo.
La aŭtoro de la portreto estas la sveda pentristo Adolf Ulrik Wertmüller malrekta kuzo de alia sveda kaj fama pentristo Alexandre Roslin.
La tri pentristoj kiujn mi ĵus citis restas sufiĉe famaj por ke iliaj biografioj kaj kelkaj fotaĵoj de iliaj verkoj estas troveblaj sur Interreto.
Bedaŭrinde mi
perdis la dokumenton kiu kaptis mian atenton.
Mi nur retrovis la skizon per sangvino kaj akvarelo rapide desegnita de mi antaŭ pli ol tri jardekoj.
Mi imagas ke ĉi tiu stranga bildo de mamnutrado verŝajne ilustras rakonton.
Eblas ekzemple, ke ĉi tiu nutristino provas savi mortantan maljunulon kiu ne plu povas manĝi normale.
Mi ŝatus scii pli pri ĉi tiu pentraĵo…
Kiu scias, eble leganto de ĉi tiuj linioj alportos al mi kelkajn klarigojn… ?
Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!