pentristo : artiste peintre
3. févr., 2022
Ni rememoru al ni la legendon de la ĉevalo de Trojo :
Okaze de la homera milito kiu daŭris dum dek jaroj inter la grekoj (aĥajens) kaj la troĝanoj, la grekoj konstruigis de Epeios grandan vakuan ĉevalon el ligno. Uliso (Odisseŭs)
kun ataka taĉmento el kelkaj soldatoj sin kaŝis en la grandan statuon kiu estis lasita antaŭ la pordego de la urbo.
Ŝajnigante al sia forlaso de la milito, la tuta greka armeo enŝipiĝis kaŝe kaj fornavigis al proksima insulo.
La troja Sinono, spiono
je la servo de la grekoj, konvinkis siajn samurbanojn ke la elligna ĉevalego estis donaco de la grekoj je la honoro de la diino Atena. Malgraŭ la avertoj de Laokoon kaj Kasandra la donaco estis akceptita.
Kredante ke la grekoj rezignis pri la venko, la
trojanoj enigis la ĉevalon en la urbon kaj ĝoje festis la pacon ĝis ebria dormo. Tiam Uliso kun sia taĉmento elŝovis sin el sia kaŝujo, malfermis la fortresan pordegon kaj kun la tuta greka armeo kiu diskrete revenintis, tute rabis la urbon, mortigis la homojn
kaĝ sklavigis virinojn kaj infanojn.
En nia nunepoka komputila uzado ni retrovas la ruzon de Uliso :
Troja ĉevalo (angle trojan horse) estas, en komputiko, speciala komputila programo kiu pretendas fari certan utilon, sed reale
faras la malon, kiel permesi al fremdulo aliri la komputilon kaj legi aŭ ŝanĝi informojn. Kelkfoje la uzanto rimarkas tion sed ne ĉiam. Spionprogramo (angle spyware) estas ekzemplo de programo kiu tiel funkcias.
Por pli da detaloj oni povas
legi la paĝon :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Troja_%C4%89evalo_(komputiko)
Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon
en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!