pentristo : artiste peintre
21. févr., 2022
Esperanto estas la tipo perfekta de aglutina lingvo kies vortoj konsistas plejparte el senŝanĝaj morfemoj ( PIV « aglutin/i Z transitiva ») tio signifas ke en esperanto, la plej ofte, la vortoj naskiĝas per
kunmetado de radikoj.
Por ke vorta kunmetaĵo restu klare komprenebla necesas ke la eniro de la radikoj kaj gramatikaj elementoj kiuj eniras en la kunmetaĵoj respektu logikan ordon.
Ekzempoj : Pluv-mantel-o (radiko+radiko+finaĵo=
vorto) ; Mal-varm-um-i (radiko+radiko+radiko+ finaĵo= vorto) ; Oni povas facile multobligi la ekzempojn, okulvitroj, sunokulvitroj, velŝipoj, stelaro, resaniĝi, triangulo, ktp…
La sistemo estas simpla kaj logika kaj oni povas diri ke la aglutineco
permesas malpufigi la vortaron de esperanto.
Sub ĉi tiu prilumado la vorto TERPOMO povas aspekti kiel strangaĵo ĉar ĝia senco ne estas tuj komprenebla per simpla analizo de ĝia kunmetado.
Kompreneble oni povas pliriĉigi sian vortrezoron
sen plu cerbumi kaj simple akcepti la vorton « terpom’» kiel simpla radiko sed se oni volas pliriĉigi sian kulturon oni povas ankaŭ ekzameni pli atente la naskiĝon de ĉi tiu vorto.
Por tion fari necesas ekzameni la historion de la lingvo kiu lokiĝas en la etimologio de la eŭropaj lingvoj.
Jen traduko de artikolo-parto trovebla en "Le Robert dictionnaire historique de la langue française 1992)
«
POMME DE TERRE
[(eo)TERPOMO ] Substantivo, sintagmo ekzistanta longtempe antaŭ ol preni la nunan sencon estas formigita (ĉirkaŭ 1240 en anglo-normanda, 1488 en franca el Francio) per pomme*(pom’) en la malnova senco de «frukto de»
kaj terre* (ter’) laŭ la modelo de la latina malum terrae kiu signifis diversajn vegetalojn : la ciklameno (pseŭda-Apuleo, Oribaso), l'aristolokio (PIino), la mandragoro (Isidoro, pseŭda-Dioskorido), tubero (« tubercule »
en franca) aŭ ia kukurbo.
En malnova franca kaj ĝis la 18a jarcento, pomme de terre (terpomo) signifas tubera radiko, manĝebla tubero : en anglo-normanda tubero aŭ kukurbo ; en meza franca, ĝi rilatas kun aliaj signifoj de la latina,
la radiko de la mandragoro (1488) kaj, la ciklameno (15a jarcento donita samvalora kiel malum terre aŭ pain de pourceau [pano por porko]). Estas same por «aristolokio» (1562), sencokiu aperas en verko de Plino. Pomme
de terre(terpomo) estis poste uzita por signifi la topinamburo aŭ tubera helianto (1655), senco konservita je la komenco de la 18a jarcento en konkurenco kun poire de terre (piro el tero) antaŭ esti anstaŭigita de topinamburo, prunteprenaĵo
al la etna nomo de la Tupisoj en Brazilo.
Sciante ke tio kion ni nomas hodiaŭ terpomo [(fr) pomme de terre] estas vegetalo veninta el Andoj, el Ĉilio kaj Peruo, disigita en Germanio tra Hispanio kaj Aŭstrio ek de la fino de la 16a jarcento,
kaj estante penetrita en Francion tra la orientaj regionoj, verŝajnas ke la nuntempa senco (1750) rezultas el formado sendependa de la malnova vortgrupo (fr)pomme de terre [(eo)Terpomo].
Ĝi konsistigus paŭsaĵon de la nederlanda aardappel
aŭ de la dialekte germana Erdapfel.
La unua elemento ( aard- kaj erd ) signifas la teron en la germanaj lingvoj kaj la dua (appel kajapfel ) signifante la pomon en pluraj indoeŭropaj lingvoj (malnova slava, lituania).
Ĉi tiuj vortoj signifis antaŭe same kiel en la franca — diversajn plantojn kun tuberaj radikoj aŭ kun rondaj fruktoj, per traduko de la la latina malumterrae ; La meza nederlanda erdappel estis uzata por la radiko de la mandragoro,
la malnova halta germana ertapfel utilis por « frukto kreskante en tero ». Sed Erdapfel, estis uzata por la solanum tuberosum esculentum ek de la 17ajarcento. La moderna senco de pomme de terre [(eo)
terpomo] ĝeneraliĝis pro la agado de la filantropa agronomo Antoine Augustin Parmentier kiu, ek de 1773 (Kemia ekzameno de la terpomoj), klopodis disetendigi en Francio la uzadon de la nova tubero kies nutaj kvalitoj estis studitaj de li dum ses jaroj pasitaj
en Germanio.
En ĉi tiu signifo, pomme de terre [(eo)terpomo] indikas samtempe la manĝeblan tuberon kaj la planton (1750).
La uzadoj figuraj kaj familiaj, en la esprimoj nez en pomme de terre [(eo) terpoma nazo] kaj sac de pommes
de terre [(eo) terpoma sako] « virino dika kaj disformita », kaj ankaŭ « persono malbone vestita », aperas ek de la dua duono de la 19a jarcento.
La komponaĵo eniras en la nomojn de kuiraj preparaĵoj [(fr)pommes
de terre frites —> frire, au four, en robe des champs, sous la cendre, etc] [(eo) frititaj terpomoj —> friti, bakitaj, en kamporoboj, sub la cendro, ktp] En kelkaj el tiuj uzadoj, ĝi ofte estas resumita en POMME (1913. pommes soufflées)
[(eo) POMO (1913. pufigitaj terpomoj)] ; la risko de konfuzo kun frukto estas tiel ĉi evitata kun la aldonaĵo « pomme fruit » pomo frukto kiam temas pri kuireja preparo en kio la frukto eniras, sed la kunteksto permesas eviti iajn dubosencojn
(boudin aux pommes) [(eo) pomobudeno].
La indikoj de la tubero, ĉefe en ĝia nutra aspekto, dispatigas sin en la nuntempa franca inter pomme de terre, ofte reduktita en pomme en pomme frites, pommes chips, pommes purée,
ktp., kaj patate*, komence populara poste familia kaj tre uzata. Male, en Kebeko, la normala vorto, patate, estas hodiaŭ konkurencata de pomme de terre.
Estimata leganto, se vi trovas
eraron aŭ malklarecon en mia teksto, mi invitas vin :
" Helpon ! "
…helpu min en la korektado de miaj artikoloj. Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!