pentristo : artiste peintre
31. juil., 2022
Ĉu esperanto estas multe pli malsimpla ol tio kion afiŝas esperantista propagando ?
Kiam oni ekkomencas la lernadon de l'Internacia Lingvo oni tuj rimarkas ke ĝia logiko kaj simpleco estas evidentaj. Perseverante oni konstatas ke la akirado de ĉiu elemento estas senekcepte ĝeneraligebla. Ĉio tio estas ege stimula kaj eĉ entuziasmiga.
Post la eklernado, la progresonto, la progresanto kaj eĉ la progresinto povas renkonti seniluziiĝon ĉar la perfekta majstreco de l’ILo neniam povas esti certeco.
Ĉu la simpleco de Esperanto estas dubinda ?
Ĉiu esperantisto iam pridemandas tion al si mem.
Iuj asertas ke estas fakte pli ol la 16 reguloj en ĝia gramatiko.
« — Vidu la dikecon de Plena
Ilustrita Vortaro kaj de Plena Analiza Gramatiko, PIV kaj PAG…
— Atentu Samideano ! …»
PIV kaj PAG estas bonegaj helpiloj kiam oni renkontas dubon en la praktika uzado de la lingvo.
La helpiloj ne aldonas
malsimplecon al la lingvo sed kompreneble se ili estas tiom dikaj oni povas tro rapide konkludi ke tamen malfacileco bezonigas ilin.
Jes ja, malfacilaĵoj restas por la esperanto parolanto kaj iliaj kaŭzoj ne estas evidentaj.
Kial la malfacilaĵoj
de Esperanto ne estas tuj videblaj ?
Ni imagu monton. Per malfacila grimpado ni atingis ĝian montopinton, ĉu ni vidas la monton ?
Ne, ĉar nun la monto lokiĝas sub niaj piedoj. En la najbaro de la monto estas alta piramido kun tre facila
ŝtuparo.
De la kresto de la piramido la vido estas verŝajne ankoraŭ pli bela ol de ĉi tiu montfirsto (Vidu intence mi uzis sinonimon de la vorto montopinto kaj kara leganto se vi ne konas la vorton vi rajtas uzi vian PIVon). Ni ne estas tute lacigitaj, do ni tuj iru konkeri la piramidon.
Evidente, ni malsupreniras el la roka monto, uzas la komfortan ŝtuparon kaj rapide atingas la piramidan firston (…nun vi rekonas la vorton.) kaj povas admiri la mondon.
Nun ni imagu ke nia monto kun ĝia malfacila grimpado kaj malgrimpado estas nia genaska lingvo kaj ke la piramido kun ĝia ŝtuparo estas esperanto.
Traduki de lingvo al lingvo estas kiel malgrimpi kaj regrimpi inter la monto kaj la piramido.
Sed vidu la samtempajn tradukistojn…Ĉu
vere ?
Efektive, la tradukistoj akiras flugilojn por iri kaj reiri inter la piramido kaj la monto.
Ĉu oni povas imagi la laboron por sukceci en ĉi tia gimnastiko ?
Kiom da horoj da tejnado necesas por iĝi simultaneca tradukisto ?
Plue la samtempa tradukado eĉ por profesiulo estas tiom laciga ke kiam la tradukado daŭras pli ol unu duonhoro pluraj devas alterne sin stafeti.
Tute klaras ke la tradukado de la racia lingvo Ilo (Internacia L Iriingvo) al iu ajn komplika etna lingvo ne estas simpla. Iri de la simpleco al malsimpleco kaj reciproke ne facilas.
Tial ĉi en la lernado, la rekta metodo sen zorgi pri sia denaska lingvo estas ege preferinda al ĉia traduka kaj « racia » metodo.
Aliaj malfacilaĵoj
ekzistas en nia daŭra uzado de la lingvo de Zamenhof. La plej ofte oni uzas sian gepatran lingvon en sia ĉiutaga vivo kaj dediĉas malgrandan tempon al la internaciaj kontaktoj kun la esperantistoj. Tial ĉi nia gepatra lingvo malliberigas nin en nia lingvokutimo,
en nia pensada rutino, en nia etna centrismo.
Sed malfacilaĵoj de esperanto estas ne nur lingvaj sed psikaj, mi jam cerbumis pri ĉi tiu fenomeno en mia artikolo
pri la teduloj.
Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto, mi invitas vin :
" Helpon ! "
…helpu min en la korektado de miaj artikoloj. Por
tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires
03.07 | 08:31
Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…
03.07 | 07:58
Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰
03.07 | 07:45
Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…
03.07 | 06:30
Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!