Kuniks la kuniklo
[eo] Kuniks la kuniklo estas bildstrio originale verkita en Esperanto.
Ĝi celas publikon de junaj infanoj.
La epizodo bildrakontas vivoparton de la sovaĝa kuniklo :
Por eskapi la danĝeron de Vulfi la vulpo, nia
kunikla heroo amikiĝas kun du hundoj…
[fr] Kuniks la kuniklo est une bande dessinée originalement écrite en Espéranto.
Elle vise un public de jeunes enfants.
L'épisode raconte
en images une partie de la vie du lapin de garenne :
Pour échapper à Vulfi le renard, notre héro lapin se lie d'amitié avec deux chiens…
Lilia
Simpla vero nur estas transdonebla pere de supera talento. Jen trafa ekzemplo. Koran dankon.
yanpetro
Dankon ! Dankon !
Lilia
Belega donaco, Yanpetro! Oni iel fandiĝas en ĉiu movo de via peniko kaj enmiksiĝas en ĉiu farbo-nuanco, tiel ke la rakonto estas ja plene travivita ankaŭ de ni.
yanpetro
Dankon pro la laŭdo, mi aldonas la donacon en la formatoj PDF kaj PPT…
erik benesh
Kiom da laboro !
yanpetro
Ne temas pri laboro sed pri bezono, la bezono de komunikado per la pentro.