
Kiel efike kaj sukcese…
Kiel efike kaj sukcese disvastigi Esperanton ? Malfermita mesaĝo de Jan-Klaŭdo → — Mi estas Jan-Klaŭdo. Mi havas peton. De kelkaj tagoj mi komencas enketi pri grava demando por ni esperantistoj kaj mi petas vin por sendi mian peton al ĉiuj viaj amikoj. La enketo rilatas al tiu ununura demando : Kiel efike kaj sukcese disvastigi Esperanton ? (Kiel multe pligrandigi la nombron de esperantistoj en la mondo?) Ĉiaj respondoj, ĉiaj ideoj estas bonvenaj kaj mi esperas, ke plejmulto de niaj sumoaj amikoj respondos. Donu al mi ĉiujn viajn ideojn. Mi skribos artikolon pri la ricevitaj respondoj kaj mi donos mian analizon. — Mi estas Yanpetro. Jen mia reago: Via demando evidente gravas. Ni rimarku, ke unufraza demando ne aŭtomate vokas unufrazan respondon… Imageblas, ke respondoj povas esti tre diversaj seriozaj, eraraj aŭ fantaziaj. Mi memoras ke antaŭ 50 jaroj, oni ripetis sloganon "Ni ŝoku eksteren!". La intenco estis: Ni ne restu nur inter ni, ni propagandu al la neesperantistoj. Bedaŭrinde l
3 juin 2026

Horizonto-Korespondado
Esperantista mesaĝado <Ili apartenas al la homaspeco por kio Esperanto estis kreita.> Jean-Pierre (Francio) Mesaĝa korespondado inter Hamzeh (Irano), Jasuo (Japanio), Helga (Germanio), Ronaldo (Germanio)… De Irano, Mesaĝoj de Hamzeh *Mi nuligis la retadreson de Hamzeh, ĉar mi timas la eblan okaziĝon de persekuto al li. Se vi volas sendi kuraĝigon al li, sendu ĝin al mi: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp 2026.4.21 Karega amiko, Jasuo, Mi fine povas skribi al vi. Pardonu mian longan silenton – ĝi ne estis pro malrespekto, sed pro tio, ke la interreto en Irano estis tute fermita dum preskaŭ 50 tagoj. Ni vivis sub nigra ombro: sen reto, sen novaĵoj, sen komunikado kun la ekstera mondo. Mi ricevis viajn retmesaĝojn nur antaŭ du tagoj, kiam la registaro malfermis aliron al Gmail. Kaj mi tuj ekmovis la manon por skribi al vi, ĉar via maltrankvilo tuŝis mian koron profunde. Vi skribis: “Mi malamas Trump!” Mi komprenas vian koleron. Ankaŭ mi ne amas lin. Sed por diri la veron, mi ankaŭ ne amas la
22 avril 2026

Pri Bondeziroj
Se ni estus raciaj estaĵoj, ni ne dezirus unu al la alia feliĉan novan jaron, kun bona sano, amo, mono, kaj kelkaj aliaj malgrandaj aferoj intertempe. Por multaj homoj, kiuj ricevas novjarajn salutojn, plia jaro pli aĝa signifas — almenaŭ statistike — pliigitan probablecon de sanproblemoj (kaj, eĉ pli ironie, kelkaj el la maljunuloj, al kiuj ni deziras feliĉan novan jaron, ne vivos ĝis la fino...). Krome, ekonomie parolante, por granda parto de la loĝantaro, la pasantaj jaroj emas malfaciligi aferojn kaj ne ilin faciligi. Kaj amo? Ĝi daŭras tri jarojn, kiel ĉiuj scias... sed feliĉe, foje multe pli longe! Sed jen la afero: por bone aŭ por malbone, ni ne estas raciaj estaĵoj. Do, se sendi bondezirojn alportas plezuron (doni aŭ ricevi) almenaŭ por momento, kial ĉesigi tradicion? Konsciante ke ili estas vanaj sed tre bonintencaj: Ricevu do, miajn plej elkorajn bondezirojn por la jaro 2026-a!
7 janvier 2026

Sukceso aŭ fiasko?
Mia kabeinta amikino Jana sendis al mi ĉi tiun libron kaj amikan poŝtkarton → Kara Jean-Pierre, mi sendas al vi ĉi tiun libron (Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj) kiun miaj japanaj amikoj kaj fidelaj esperantistoj sendis al mi. Mi trovas vin optimismaj pri Esperanto. Mi bedaŭras, ke ĝi ne sukcesis, eĉ se mi malŝatas la ĉie-estantan anglan lingvon. Sed, ve, ni devas akcepti la realon de la mondo… Jen mia respondo → Kara Jana, Tre dankon pro ĉi tiu bonega libro, "Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj"! Ĉi tiu libro estas des pli bonvena, ĉar mi ankoraŭ laboras pri la bildstrio "Vivo de Zamenhof kaj Historio de Esperanto". Mi konsentas kun vi, ke esti esperantisto malkaŝas ian optimismon. Dum Donald Trump, Xi Jinping, Vladimir Putin, Benjamin Netanjahu, ktp., regas super nia malgranda, kaj endanĝerigita planedo. Oni evidente devas konservi fortan optimismon, por resti esperantisto. Sed resti optimisma ne signifas iluziiĝon pri la estonteco
31 décembre 2025

PREPARADO de KURSO dum staĝo
STAĜO EN ESPERANTO LA 22-AN KAJ 23-AN NOVEMBRO 2025 2A GRADA KURSO [Ekzemplo] Partoprenintoj → 1 FREDERIC 2 MARIE HELENE 3 ROMAIN 4 DENISE 5 MARC 6 LUCAS 7 PAULETTE 8 JULIETTE 9 CLAIRE 10 JEAN-PIERRE (Kursgvidanto) Horaro Sabato 9H → 12H 15H → 19H Dimanĉo 9H → 12H Kurso-plano Interkonatiĝo per etikedoj. Mi estas la gvidanto de la kurso. Juliette Legas mian prezenton en Esperanto por mi N°9. Notinde → Horizonto → Japana eldonejo → HORI Jasuo Portretoj de Helgä Plötner. Mi prezentas na Julieta. Ĉiu povas sin prezenti unu post la alia. Dialogo por interŝanĝi pri la celo de ĉiu. Korespondado, legado, lokaj renkontoj, internaciaj renkontoj, aliaj celoj… Ekzercoj de legado laŭvoĉe por trejni sian parol’ kaj kompren’ kapablon. Legado unu post la alia de la libroj: *Referencoj de la uzitaj libroj → Kuniks la kuniklo ĉe https://yanpetro-kavlan.fr La kantanta arbo Éditions Hérouville-Espéranto ISBN 978-2-9599130-0-6 Gu kaj Pil la vulpidoj ĉe https://yanpetro-kavlan.fr ISBN 978-2-3221638-0-9 Bras
3 décembre 2025

Vie de Zamenhof (Création de la bande dessinée sur la…)
Création de la bédé sur la vie de Zamenhof → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo La BD numérique peut déjà être lue dans son intégralité ici → https://photos.app.goo.gl/KsNZ9uo6DTn8LdnUA ou en espéranto → https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9 → Adaptation en album papier →Le travail a commencé… Présentation de la bande dessinée en album sur papier. Seules les premières pages sont à découvrir en espéranto puis en français → https://photos.app.goo.gl/mZgJvrBmwmiPpdgT8 Dans cette œuvre très ambitieuse, des collaborateurs bénévoles (…tout comme moi) sont indispensables. Les tâches sont multiples : recherche historique, documentation, vérification, correction, amélioration, dessin, traduction, mise en page, édition, publicité, etc. Réciproquement en compensation, chacun se forme au travail collaboratif en ligne dans un cercle convivial partageant le même idéal. En 2022, j’ai commencé en dessinant et en racontant l’histoire tout seul, puis des amis sont rapidement arri
9 novembre 2025