Blog

SUKCESANTA PROJEKTO
Esperanto, genia lingvo, estis gvidita ek de sia ekiĝo de nobla kaj klara idealo. La lingvo estas simpla, belsona kaj etne neŭtrala. Ĝi apartenas al la homaro sen limige en kopirajto kaj nacieco. Kompreneble lingvo utilas nur, se oni ĝin ellernas, kaj uzas sufiĉe en ĉiuj siaj aktivadoj. EVITEBLAJ KAPTILOJ EN ĈIA PROJEKTO… Unua obstaklo → la lernado. Se oni lernas la lingvon ekirante el sia malsimpla gepatra lingvo, la ĉefa malfacileco devenas de la unua lingvo. Se oni ne estas denaska esperantoparolanto (…bonŝance), la ideala akirado de la lingvo estas la rekta metodo. Tiel ĉi oni evitas barakti kun la komplikaĵoj de siaj lingvaj kutimoj. La traduko venos ĉiam sufiĉe frue… Dua obstaklo → la ekuzado. La komencanto riskas erari pro sia lingva nivelo. Erari ne gravas per si mem, ("Erari homas, nur persisti diablas") sed erari povas provoki miskomprenon, mistraktadon kaj de mistraktado al ofendado la ŝtupetoj sin sekvas. Oni ĉiam atentu pri la ofendiĝemeco de aliaj esperantistoj ĉar la fak
11 juin 2025
ANTAŬJUĜOJ PRI L'AKVARELO
PRÉJUGÉS AU SUJET DE L'AQUARELLE Pentroŝatanto, pentrokolektanto, pentremulo, aŭ pentristo, oni konas, aŭ kredas koni l’akvarelon… Amateur de peinture, collectionneur, peintre dilettante ou professionnel, on connaît, ou croit connaître l’aquarelle… DIFINO: "Akvarelo (de la latina vorto aqua „akvo“) estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo." DÉFINITION: «Aquarelle (du mot latin aqua „eau“) est une œuvre peinte soluble à l’eau, aux couleurs transparentes. La peinture composée de gomme et de pigments de couleurs se dissout à l’eau et au moyen d’un pinceau se pose sur du papier, du parchemin ou autre matériau clair.» Oni povas precizigi, ke nenio malpermesas uzi aliajn ilojn por manipuli akvon kaj pigmentojn… Ni notu ankaŭ, ke l'akvarela gumo estas nomata "araba gumo", ĉar ĝi devenas el Afriko kaj Mezoriento. Por ĝin obteni, oni vundas akacion,
6 juin 2025
ANTAŬJUĜOJ pri AKVARELO
Pentroŝatanto, pentrokolektanto, pentremulo, aŭ pentristo, oni konas, aŭ kredas koni l’akvarelon… Ili ja scias ke "Akvarelo (de la latina vorto aqua „akvo“) estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo." https://eo.wikipedia.org konfirmas… Kial ne eksperimenti senpagan farbon? Per najbare trovebla akacio, aŭ mimozo, kaj iom da fulgo de kamentubo (…ligna hejtilo konsilita) oni povas obteni sian propran unuan akvarelan farbon: la bistro. (Ni ne konfuzu"bistro"kun"trinkejo"…) Oni povas ankaŭ provi eksperimentojn per juglanda likvaĵo kaj nigro de sepio aŭ polpo. Eble aĉeti bonkvalitajn akvarelojn farbojn pli simplas… Ĉi tiu akvarelo unukolora, aŭ kamaja, evidentigas du ĉefajn teknikojn: La lavumo, kiam la farbo dissolviĝas sur la akvumita papero, kaj la desegno aŭ la tuŝo, kiu precizigas la formojn. Antaŭjuĝoj Oni ofte aŭdas ĉi tiun dialogon inter p
30 mai 2025
Reago mia al procedo de l'arto
Reago al l'artikolo « La proceso de l'arto » de Ernest Archdeacon Traduction en français de cet article visible ici : https://kavlanblog.wordpress.com/2016/07/14/reaction-au-proces-de-lart/ Leginte la artikolon « la proceso de l'arto » Ernest Archdeacon mi tuj pensis al Marcel Duchamp « kaj siaj « ready-made » (« jamfaritaĵoj » aŭ « finfaritaĵojn ») kies konategas la legendoza Fontano (1917), fakte serie farita pisejo, ktp… » http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Duchamp : Jen unuela legendoza Fontano de Marcel Duchamp datumita de 1917. Ekzemplero estas videbla en la Musée d'Art Moderne de Paris. Jen alia Fontano de Marcel Duchamp modifita de Pierre Pinoncelli en 1993. Ĝi lokiĝas en la muzeo MAMAC de Nice. (Pierre Pinoncelli, alias Pierre Pinoncely) Ĉi tiuj ekzempleroj, inter aliaj, montras ke la proceso de l'arto estis farita de artistoj mem kiuj elektis nuancon de sento sur ronda paletro kiu iras de « Artas ĉio al ne estas arto! ». Dum la XXa jarcento, l'arto estis juĝita, kondamnita k
14 avril 2025
LA PROCESO DE L'ARTO
de Ernest Archdeacon https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Archdeacon artikolo aperinta en La Gazeto en 2015 Vi certe scias, karaj samideanoj, ke mi, dum mia tuta vivo, ĉiam batalis, ĉu por la progreso, ĉu kontraŭ ĉiuj danĝeraj antaŭjuĝoj. Nun, mi opinias kritikinda la troan tendencon de niaj samlandanoj al arto, kiu estas speciale nerekomendinda dum la krizo nun aflikteganta la mondon. La ĉefa afero, por la homoj, estas sin nutri kaj vesti, kaj tamen, nekredebla multego da artistoj vane difektas senmezurajn surfacojn da tolo, kun pentraĵoj plej ofte frenezoplenaj, same grandnombregaj literaturistoj fuŝas ankaŭ tunojn da papero: ili preferinde devus kulturi terpomojn, legomojn aŭ kortobirdojn, kiuj povus almenaŭ ilin nutri, ĉar ili ne povas manĝi siajn revenditajn pentraĵojn aŭ volumojn. Dum la unua krizo, ni antaŭ ĉio, devus produkti necesajn varojn… Mi nepre naskos indignantajn protestojn inter tiuj kiuj nomas sin artistoj, kiam mi defendos tiun tezon ke la arto estas revo, iluzio sen
12 avril 2025
La kantanta arbo
LA KANTANTA ARBO de Bernard Clavel "Vi vidos", li promesis al la infanoj, "ĝi kantos eĉ pli bone ol kiam ĝi havis siajn brakojn plenaj je birdoj." Kiel Paĉjo Vincendon sukcesos kantigi la maljunan aceron, kiu ŝajnas morta? Kia do estas la sekreto de Paĉjo Vincendon? Jen rakonteto de Bernard Clavel (famega franca verkisto 1923-2010) kiu kaptas la tutan atenton de juna aŭ malpli juna leganto en la franca. Sed de nun, dank'al ĉi tiu bela traduko de Bertrano (alias de Bertrand Verstraete), la esperantistoj povas agrable legi la beletan rakonteton el 28 paĝoj. Mi ricevis la honoron ilustri la libreton per 8 desegnoj. La libro estas vendata en ĉi tiu butiko je la prezo de 5,00 € (sendokostoj aldonotaj)
12 avril 2025
Ce blog n'est pas disponible pour le moment. Essayez d'actualiser la page ou revenez plus tard. Nous nous excusons pour la gêne occasionnée
: