Pentroŝatanto, pentrokolektanto, pentremulo, aŭ pentristo, oni konas, aŭ kredas koni l’akvarelon…
Ili ja scias ke "Akvarelo (de la latina vorto aqua „akvo“) estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo." https://eo.wikipedia.org konfirmas…

Kial ne eksperimenti senpagan farbon?

Per najbare trovebla akacio, aŭ mimozo, kaj iom da fulgo de kamentubo (…ligna hejtilo konsilita) oni povas obteni sian propran unuan akvarelan farbon: la bistro. (Ni ne konfuzu"bistro"kun"trinkejo"…)
Oni povas ankaŭ provi eksperimentojn per juglanda likvaĵo kaj nigro de sepio aŭ polpo.

Eble aĉeti bonkvalitajn akvarelojn farbojn pli simplas…
Ĉi tiu akvarelo unukolora, aŭ kamaja, evidentigas du ĉefajn teknikojn: La lavumo, kiam la farbo dissolviĝas sur la akvumita papero, kaj la desegno aŭ la tuŝo, kiu precizigas la formojn.

Antaŭjuĝoj

Oni ofte aŭdas ĉi tiun dialogon inter pentristoj:

"— Mi preferas pentri per guaŝo, paŝtelo, akriliko aŭ olea farbo ol per akvarelo.

— Kial ĉi tiu elekto?

— Ĉar mi bezonas materion…Mi lasas akvarelon al virtuozoj de rapida pentrado.
L’akvarelo estas tro malfacila tekniko."

Ĉu ĉi tiuj argumentoj estas raciaj?

Antaŭjuĝo rezultas ĉiam el nescio.

Ni ekzamenu la funkciadon de pentraĵo kaj ni komparu guaŝon kun akvarelo.

Maldekstre→ opaka pentraĵo:

Ĝi ricevas la sunradion (→1) sur sia farba tavolo (→2).
La sunradio estas resendata al la okulo (radio→6).

La papero (→3) ludas nur la rolon de tenilo de la farbo.
La farbo (→2) resendas la lumon (→6) sed la tavolo (→2) sorbas parton el ĝi.


Dekstre→ akvarelo:
Ĝi ricevas la sunan lumon (→1) sur siaj pigmentoj (koloreroj) (→4) kaj sur sia papero (→3).
La sunradio (→7) estas resendata al la okulo.
La papero (→3) resendas la sunradion tra la pigmentoj (→4).
La pigmentoj kaj la papero preskaŭ nenion sorbas.
La sunradio (→7) restas pli lumoriĉa ol la (→6).
La pigmentoj ne devigas kovri la tutan papersurfacon.
La sunradio kiu ne renkontas koloron resendas la tutan paperblankon (→5).
Oni nomas ĉi tiujn partojn"antaŭŝirmaĵoj"aŭ"paperoŝparitaĵoj".


KONKLUDO

Oni komprenas la kialon:

  1. Akvarelo aspektas pli luma ol opaka pentraĵo, ĉar neniu farbotavolo sorbas la lumon.
  2. Ĝi donas efekton"lumbildan"aŭ"vitralan"ĉar la lumo pasas ĉirkaŭ la pigmentoj.
  3. La lumo en l’akvarelo estas la blanko (aŭ hela koloro) de la papero. La bildo kreiĝos
    aldonante koloron, t.e. fliltriloj. Oni prilaboras la bildon ekirante el la lumblindiga paperblanko
    kaj akvarelante en la malpli lumaj partoj por obteni kontrastojn.
  4. En akvarelo la ordo de la operacioj estas la malo de tiuj, kiuj permesas obteni opakan pentraĵon.

La plej ofte la infanoj estas iniciigitaj al la pentro per la guaŝo (opaka farbo).
La malfacilaĵoj pri la ŝanĝo de la guaŝo al akvarelo devenas de la fakto, ke oni ŝanĝu siajn kutimojn por sin adapti al tekniko multe pli simpla ol la antaŭa.

La lernado de l’akvarelo pensigas min pri akirado de la genie simpla lingvo de Dro Ludoviko Zamenhof.
Sufiĉas forgesi siajn mensajn kutimojn, siajn psikajn rutinojn, siajn antaŭjuĝoj por sukcese retrovi originalan simplecon.