En mia junaĝo en elementa lernejo mi aŭdis aliajn diraĵojn :
"— Mi estas katoliko.
— Ni ankaŭ!
— Ni estas protestantoj.
— Ni estas judoj. "
Kaj se en ĉi tiama epoko estintus en la lernejo araboj
mi estus verŝajne aŭdinta:
"— Ni estas muzulmanoj."

Neeviteble, iam la religiemuloj pridemandis min:
"— Kaj vi, kio vi estas?"
Mi ja komprenis, ke temis pri religiaj kredoj, do mi respondis:
"Mi ne estas diokredanto."
Ĉiuj mirigite ekkris:
—"Sed do, vi estas nenio!?"
Mi konsentis:
"— Vi ĉiuj pravas:
Mi estas nenio."
En Esperanto, oni tuj komprenas, ke ĉi tiu frazo estas sensenca.
Nenio ne povas paroli por diri, ke "ĝi" estas nenio.

Sed en la franca lingvo:
"Vi estas nenio." = " Tu n'es rien." (prononco "ty ne riɛ̃." per la internacia fonetika alfabeto)
la infanoj diras :"T'es rien." kiu aŭdiĝas same kiel "Terrien".
[ (en la franca): "Terrien" = "Terano" (en esperanto)

KONKLUDE:
Mi ne estas nenio, mi estas TERANO.
Dum longtempe mi pensis, ke mi estis agnostikisto.
Iam mi iomete cerbumis kaj konkludis, ke mi estas simple ateisto.

MALSAMECO inter dikredanto kaj nedikredanto →

1° La dikredanto bezonas Dion kaj senmortontecon de sia animo.

2° La nedikredanto bezonas nek dio(j)n, nek senmortontecon.

Mence mi havas la impreson, ke mi jam konas la
ne-estecon, ĉar mi ĝin tra-nevivis dum senfinaj jarmilionoj.

La ideo ke mi baldaŭ returniros en la ne-estecon tute ne ĝenas min.

Mi simple ĝuas la vivon konsciante, ke ĉiu momento restas ununura.

Mi komprenas, ke aliaj povas bezoni imagan intelektan aktivadon,
sed por mia propra uzado, mi tute ne bezonas malraciajn kredojn.
Ĉu ateisto ne posedas spiritan vivon?
Ĉiu rajtas opinii pri ĉi tia filozofia demando…

Mi estas tute libera el malmodesta egotismo.
Mi havas la saman rilaton kun la rezultoj de miaj laboroj.
Ne gravas se miaj verkoj ne senmortiĝos.

RIMARKO:
Se kredanto povas esti tolerema, ĉiam toleremas vera ateisto .
Kaj ne erare kunmiksu ateismo kun ideologio.
Ateismo ne estas pli ideologio ol kalveco estus harokoloro…

Kial toleremo mankus al sendiulo?

  1. Li-ŝi ne bezonas trudi sian malkredon al kredanto por gajni paradizon.
  2. Se oni rigardas religion kiel bezonon de kredanto por lia psika ekvilibro,
    oni ne sin rajtigu rompadon de ĉi tiu ekvlibro.
  3. La nura maltolerebla aspekto de la religioj restas la maltoleremo,
    kaj eĉ fanatikismo, kiujn povas indukti malraciaj kredoj.

RIMARKO lasta:
Se vi trovas eraro(j)n ĉu en la fundo, ĉu en la formo, en la ĉi supra teksto,
ne hezitu uzi la dialogan funkcion de ĉi tiu TTTejo…
Viaj reagoj ĉiam interesas min.