ĈU VI DEZIRAS PARTOPRENI MIAN ENKETON?

Uzu la mesaĝilon de ĉi tiu butiko por skribi al mi viajn ideojn!

Esperantisto, Vi ja cerbumis pri ĉi tiu duobla demando.→
"Kio bremsas, kaj kio akcelas la prosperon de l'esperantismo?"

"Kio malfavoras, kaj kio favoras la uzadon de Esperanto en la tuta mondo?"

Vi certe intime trovis viajn respondojn.
Se vi bonvolas, vi povas uzi la mesaĝilon de ĉi tiu butiko, por skribi al mi viajn ideojn.
Mi uzos la (anonimigitajn) rezultojn de ĉi tiu enketo, por pripensigi la partoprenantojn al esperantista staĝo
pri la temo de ĉi tiu duobla demando…

Koincide mi retrovis artikolon de Gaston Waringhien pri ĉi tiu temo.
La artikolo lokiĝas en la libro "1887 kaj la sekvoj…, Eseo IV"
ISBN 90-71205-33-9 de la Eldonejo Frandra Esperanto-Ligo "Stafeto"

Se vi tion deziras, mi povas sendi al vi (senpage) la eltiraĵon en la formato .pdf
Sufiĉas peti la artikolon "la obstinaj baroj" per la mesaĝilo de ĉi tiu butiko…