Saluton Esperantisto!
Esperanto estas inernacia lingvo por ĉiu inteligenta kaj pacema homo.
Jen ĉi matena demando mia →
Kial ĉi tiu racia propono renkontas tiom da malfacilaĵoj, anstataŭ facile kaj plene sukcesi?
Kun via permeso, mi kolektos viajn respondojn…
Elkore samideane 😊

Respondoj kaj reagoj de legintoj →

Andreas K.

Mi ne scias, kiom da malfacilaĵoj renkontas la ideo, uzi Esperanton, kiel interlingvon.
Miasperte ofte estas tiel, ke homoj ne scias, kio Esperanto estas kaj ke ĝi ekzistas.
Mia konjekte al tia nekonado grave kontribuas la esperantistoj per sia malabunda uzado de Esperanto tie, kie tian uzadon rimarkus ankaŭ neesperantistoj.
Sed estas vane ĉiam denove atentigi prie, ĉar tro da esperantistoj simple ne volas shanĝi sian Esperanto-uzadon ne rimarkatan de ankaŭ neesperantistoj en rimarkatan de tiaj.

Eĉ se prosperon de Esperanto volus malhelpi iu registaro, ĝi nuntempe ne bezonus fari apartajn tiucelajn paŝojn, ĉar:
La parolantoj de Esperanto ne iĝas ĝin sufiĉe videbla, kvankam nuntempe tia videbligado estas facile atingebla danke al la sociaj retejoj.

Vasko R.

Mi pensas, ke unu el la ĉefaj limigoj por Esperanto estas la malgranda nombro da parolantoj.
Lerni lingvon – eĉ Esperanton – estas investo en tempo kaj energio.
Kaj kiam homoj decidas fari tian investon, ili ofte elektas lingvon, kiu ŝajnas pli utilebla por ilia kariero, por vojaĝoj, aŭ eĉ por familiaj kialoj.
La ĉefa problemo, laŭ mi, estas ke post kiam oni regas la anglan, oni ne sentas bezonon lerni aliajn lingvojn.
Pro tio, plej multaj homoj preferas investi sian tempon en la angla, ĉar ĝi jam estas vaste uzata kaj donas tujan utilon.

Geĉjo B.

Se rigardi diskutojn dum gravaj internaciaj kunvenoj kie influpovaj personoj komunikiĝas (politikistoj, biznesmenoj-aferistoj, bankistoj k.s.) tuj videblas - ili ne bezonas internacian helpan lingvon! Kial? 1. Ili ne havas tempon por tio! - "Business uber alles!" 2. Por ili tuj estas armeo da tradukistoj 3. Politika konsidero - ajna politikumisto nepre devas paroli NUR en sia patrolanda lingvo!
4. Nuna ekonomiko evoluinta dum multaj jardekoj grandparte baziĝas je la uson-angla (ja komuna lingvo estas bezonata!), je dolaro kiel rezerva valuto. Esperanto tion simple ne havas - nek ekonomian bazon, nek politikan influon.
Konklude: kiom longe tiu situacio daŭros -- ??? Ni el Historio scias pri Romia Imperio, franca influego...
2. Ĉu ĉagreni pri tiu, diru ni honeste, marĝena situo de E-to? Ne, ni devas minimume konservi atingojn sur tereno de IHL, situacio povas ŝanĝiĝi.
Simple vivu kaj uzu la lingvon por siaj interesoj 😉