PREPARADO de KURSO dum staĝo
STAĜO EN ESPERANTO LA 22-AN KAJ 23-AN NOVEMBRO 2025 2A GRADA KURSO [Ekzemplo] Partoprenintoj → 1 FREDERIC 2 MARIE HELENE 3 ROMAIN 4 DENISE 5 MARC 6 LUCAS 7 PAULETTE 8 JULIETTE 9 CLAIRE 10 JEAN-PIERRE (Kursgvidanto) Horaro Sabato 9H → 12H 15H → 19H Dimanĉo 9H → 12H Kurso-plano Interkonatiĝo per etikedoj. Mi estas la gvidanto de la kurso. Juliette Legas mian prezenton en Esperanto por mi N°9. Notinde → Horizonto → Japana eldonejo → HORI Jasuo Portretoj de Helgä Plötner. Mi prezentas na Julieta. Ĉiu povas sin prezenti unu post la alia. Dialogo por interŝanĝi pri la celo de ĉiu. Korespondado, legado, lokaj renkontoj, internaciaj renkontoj, aliaj celoj… Ekzercoj de legado laŭvoĉe por trejni sian parol’ kaj kompren’ kapablon. Legado unu post la alia de la libroj: *Referencoj de la uzitaj libroj → Kuniks la kuniklo ĉe https://yanpetro-kavlan.fr La kantanta arbo Éditions Hérouville-Espéranto ISBN 978-2-9599130-0-6 Gu kaj Pil la vulpidoj ĉe https://yanpetro-kavlan.fr ISBN 978-2-3221638-0-9 Bras
3 décembre 2025
Lernilo por GIMPo
En Esperanto Mi kreis lernilon por esperantisto dezirante uzi GIMPon. Mia lernilo estas donacebla (sen page) al ĉiu esperantisto. La lernilon estas plibonigebla laŭ la petoj kaj proponoj de la legantoj. Por ricevi la lernilon en PDF sufiĉas peti ĝin per la mesaĝilo de ĉi tiu butiko. Antaŭ ĉio necesas legi la ĉefajn informojn pri GIMP en Wikipedia.org: https://eo.wikipedia.org/wiki/GIMP GIMP estas instalebla kaj funkcias sur la sistemoj Linuks, Microsoft kaj Mac. GIMP por poŝtelefono entenas nur kelkajn funkciojn. Estas supozita ke la programaro estas instalita sur la komputilo. La interfaco estas konfigurebla laŭ deziroj de la uzanto. La ekrankaptaĵoj korespondas al konfigurado de la aŭtoro de ĉi tiu lernilo.
18 juillet 2025
KIAL PROJEKTO SUKCESAS?
Vivo de ZAMENHOF kaj Historio de ESPERANTO Sukcesa kreita bildstrio Kiam projekto de verkado persistas ĝis sia konkretiĝo, la rezulto atentigu la esperantistaron. KIAL PROJEKTO SUKCESIS? La projekto utilu. La projekto kolektiviĝu. Dispartigo de la taskojn inter la partoprenantoj organiziĝu. Efikeco de la kunlaborado perfektiĝu dank'al la sperto de ĉiu. Neniu egocentrismo malutilu al la sukceso. Kritiko celante plibonigadon estu ĉiam bonvena. Estimata leganto, Ĉu vi povas kompletigi ĉi tiun analizon? …Sed antaŭ alporti vian vidpukton, eblas ekscii iom pli pri la verkadon → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo La sekvo estas jam komencita → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo-volumo-2-a
16 juillet 2025
Demando de Verda Kato
Saluton Esperantisto! Esperanto estas internacia lingvo por ĉiu inteligenta kaj pacema homo. Jen ĉi matena demando mia → Kial ĉi tiu racia propono renkontas tiom da malfacilaĵoj, anstataŭ facile kaj plene sukcesi? Kun via permeso, mi kolektos viajn respondojn… Elkore samideane 😊 Respondoj kaj reagoj de legintoj → Andreas K. Mi ne scias, kiom da malfacilaĵoj renkontas la ideo, uzi Esperanton, kiel interlingvon. Miasperte ofte estas tiel, ke homoj ne scias, kio Esperanto estas kaj ke ĝi ekzistas. Mia konjekte al tia nekonado grave kontribuas la esperantistoj per sia malabunda uzado de Esperanto tie, kie tian uzadon rimarkus ankaŭ neesperantistoj. Sed estas vane ĉiam denove atentigi prie, ĉar tro da esperantistoj simple ne volas shanĝi sian Esperanto-uzadon ne rimarkatan de ankaŭ neesperantistoj en rimarkatan de tiaj. Eĉ se prosperon de Esperanto volus malhelpi iu registaro, ĝi nuntempe ne bezonus fari apartajn tiucelajn paŝojn, ĉar: La parolantoj de Esperanto ne iĝas ĝin sufiĉe videbla,
21 juin 2025
FUĜINTO EL MALLIBEREJO
Neniu konas la estonton. La aŭguristoj ŝarlatanas. Al la babela problemo (fonto de la ĉefaj intergentaj miskomprenoj) Ludoviko Lazaro Zamenhof trovis solvon en 1887. La ignorantaj homamasoj nenion scias, nek pri la problemo, nek pri la solvo. En la menso de la malpli ignorantaj, foje eĉ intelektuloj, nestas malfavoraj kaj fortikaj antaŭjuĝoj kontraŭ la nocio de"Lingvo Internacia". Inteligenta amikino nediskuteble diris al mi « Esperanto fiaskis. ». Mi nur havis la tempon por repliki per demando « Ĉu paco kaj humanismo sukcesis? » Certe, Esperanto restas konfidenca sed tio ne signifas fiaskon… En la esperantistaro oni volis distingi inter la raŭmistoj kaj la finvenkistoj. Nek raŭmista, nek finvenkista, mi estas eble la du, samtempe… La zamenhofa lingvo allogis mian menson kaj mian koron per ĝia klareco kaj racieco. Oni povas admiri ĝin kiel artan ĉefverkon. Lingvo estas ilo por interkomuniki sed ankaŭ por pensi kaj organizi siajn ideojn. Racia ilo raciigas la menson. La interago inter l
13 juin 2025
SUKCESANTA PROJEKTO
Esperanto, genia lingvo, estis gvidita ek de sia ekiĝo de nobla kaj klara idealo. La lingvo estas simpla, belsona kaj etne neŭtrala. Ĝi apartenas al la homaro sen limige en kopirajto kaj nacieco. Kompreneble lingvo utilas nur, se oni ĝin ellernas, kaj uzas sufiĉe en ĉiuj siaj aktivadoj. EVITEBLAJ KAPTILOJ EN ĈIA PROJEKTO… Unua obstaklo → la lernado. Se oni lernas la lingvon ekirante el sia malsimpla gepatra lingvo, la ĉefa malfacileco devenas de la unua lingvo. Se oni ne estas denaska esperantoparolanto (…bonŝance), la ideala akirado de la lingvo estas la rekta metodo. Tiel ĉi oni evitas barakti kun la komplikaĵoj de siaj lingvaj kutimoj. La traduko venos ĉiam sufiĉe frue… Dua obstaklo → la ekuzado. La komencanto riskas erari pro sia lingva nivelo. Erari ne gravas per si mem, ("Erari homas, nur persisti diablas") sed erari povas provoki miskomprenon, mistraktadon kaj de mistraktado al ofendado la ŝtupetoj sin sekvas. Oni ĉiam atentu pri la ofendiĝemeco de aliaj esperantistoj ĉar la fak
11 juin 2025
Ce blog n'est pas disponible pour le moment. Essayez d'actualiser la page ou revenez plus tard. Nous nous excusons pour la gêne occasionnée
: