Neniu konas la estonton.
La aŭguristoj ŝarlatanas.

Al la babela problemo (fonto de la ĉefaj intergentaj miskomprenoj) Ludoviko Lazaro Zamenhof trovis solvon en 1887.
La ignorantaj homamasoj nenion scias, nek pri la problemo, nek pri la solvo.
En la menso de la malpli ignorantaj, foje eĉ intelektuloj, nestas malfavoraj kaj fortikaj antaŭjuĝoj kontraŭ la nocio de"Lingvo Internacia".

Inteligenta amikino nediskuteble diris al mi « Esperanto fiaskis. ».
Mi nur havis la tempon por repliki per demando « Ĉu paco kaj humanismo sukcesis? »
Certe, Esperanto restas konfidenca sed tio ne signifas fiaskon…

En la esperantistaro oni volis distingi inter la raŭmistoj kaj la finvenkistoj.
Nek raŭmista, nek finvenkista, mi estas eble la du, samtempe…
La zamenhofa lingvo allogis mian menson kaj mian koron per ĝia klareco kaj racieco.
Oni povas admiri ĝin kiel artan ĉefverkon.
Lingvo estas ilo por interkomuniki sed ankaŭ por pensi kaj organizi siajn ideojn.

Racia ilo raciigas la menson.
La interago inter la ilo kaj la homo daŭras de pli ol du jarmilionoj.
La homa paleontologio montras ke la unua ilo el ŝtono estas la fonto de niaj hodiaŭaj teknologioj.
Inter la ŝtono kaj la homa mano okazis dialogon dum la plej granda parto de la homa evoluado kaj dank'al la parolo, skribo, presarto, informadiko, ktp. ĉi tiu evoluado plirapidis.
La uzado de Esperanto enskribiĝas en ĉi tiu homeca evoluado.

Je la individua skalo, la potencega funkcio de Lingvo Internacia (…ĝia unua nomo)
estas ke Esperanto liberigas la homon el lia etnocentrismo.
La prizono nomiĝas loko, regiono, nacio, imperio kun ŝovinismo, kiu kungluaĉas sin al ĝi.
Esperantisto estas fuĝinto el nekonscia malliberejo.

RIMARKO:
Se vi trovas eraro(j)n ĉu en la fundo, ĉu en la formo, en la ĉi supra teksto,
ne hezitu uzi la dialogan funkcion de ĉi tiu TTTejo…
Viaj reagoj ĉiam interesas min.