Kiel efike kaj sukcese disvastigi Esperanton ?

Malfermita mesaĝo de Jan-Klaŭdo →

— Mi estas Jan-Klaŭdo. Mi havas peton.

De kelkaj tagoj mi komencas enketi pri grava demando por ni esperantistoj kaj mi petas vin por sendi mian peton al ĉiuj viaj amikoj.

La enketo rilatas al tiu ununura demando :

Kiel efike kaj sukcese disvastigi Esperanton ?
(Kiel multe pligrandigi la nombron de esperantistoj en la mondo?) 

Ĉiaj respondoj, ĉiaj ideoj estas bonvenaj kaj mi esperas, ke plejmulto de niaj sumoaj amikoj respondos.

Donu al mi ĉiujn viajn ideojn.
Mi skribos artikolon pri la ricevitaj respondoj kaj mi donos mian analizon.

— Mi estas Yanpetro. Jen mia reago:
Via demando evidente gravas.

Ni rimarku, ke unufraza demando ne aŭtomate vokas unufrazan respondon…

Imageblas, ke respondoj povas esti tre diversaj seriozaj, eraraj aŭ fantaziaj.


Mi memoras ke antaŭ 50 jaroj, oni ripetis sloganon "Ni ŝoku eksteren!".

La intenco estis: Ni ne restu nur inter ni, ni propagandu al la neesperantistoj.


Bedaŭrinde la penado en tia agado ne multe kuraĝigis la tiamajn propagandistojn.

La kialo de la fiasko estas komprenebla per kampara analogio: 

Semado sur malfekunda, dezerta kaj senakva grundo, perdigas la semojn.

Do por celi fruktodan rezulton per ŝoko al ekstero, la grundo estu fekundigota kaj akvumigebla.


Evidente, por sukcese disvastigi Esperanton necesus, antaŭ ĉio, plani strategion.

Eke, oni devas bone koni kaj precize taksi la frontotajn malfaciligajn kaj malamikajn fortojn.

Reciproke necesas evalui la kvalitojn kaj kapablecojn de la esperantistaro.


Post longa cerbumado, jen kelkaj ideoj:

  1. Esperanto estas genia komunikilo.
  2. La esperantistaro ne sufiĉe konscias pri la potenco de sia lingvo.
  3. La esperantistaro uzas sian lingvon tro diletante sen tute konscii pri la seriozaj eblecoj de sia komuna ilo.
  4. La historio de la ILo (Internacia Lingvo) ne estas sufiĉe konata de la esperantistaro.
  5. La nunaj iloj por interkomuniki kaj kunlabori per Interreto kaj informadiko povus esti multe pli efike uzataj.
  6. Per praktikaj provaĵoj kaj eksperimentoj eblus adapti la movadon al la mondo.
  7. Eblus esti pli efika en sia agado alportante sian forton al kunlaborajn entreprenojn anstataŭ sekvi individuajn senelirajn vojojn.

Ekzemplo de sukcesanta kunlabora entrepreno →

Elirante de konata ideo ke komunumo, "kiu ne konas sian pasinton restas sen estonton",

en 2022, kun pluraj samideanoj, ni komencis krei bildstrion pri la vivo de Zamenhof kaj la historio de Esperanto.

Jen la ligilo al tiu entrepreno ¬

https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo

Ni ne ignoru ke multe aliaj sukcesantaj esperantistaj entreprenoj ekzistas.

Ĉiu esperantisto povas serĉi, trovi kaj elekti sian vojon inter ili…

Mi konscias ke ĉi-tiuj linioj estas nur komenco de respondo al via demando.



— Saluton Yanpetro,

Koran dankon pro via ampleksa kaj interesega respondo.

Mi ne konis tiun sloganon!

Jes, analogio kun naturo estas tre trafa.

Mi konsentas kun vi: evidente agado sen realigebla kaj realigata agadplano estas vana (sen elirvojo, semado en nefekunda grundo - bedaŭrinde tion ni daŭre multege faras).

Pri la ekzistantaj malamikaj fortoj mi ne opinias, ke gravas koni ilin por alfronti. Miaopinie eblas trovi fekundajn grundojn (ankaŭ prepari grundojn kaj fekundigi ilin).

Viaj ideoj estas interesaj.

Ĉiuokaze la Esperanto movado devas adaptiĝi al nia nuna kaj evoluanta mondo (ni ne plu estas en 1900), aliokaze ĝi riskas pereon. Estas la ĝusta momento por trovi adekvatan vojon kaj "post longa laboro atingi la celon".

Ĝis nun mi ne trovis sukcesan entreprenon por efike labori kaj partopreni. 


Refoje dankegon kara Yanpetro.


— Bonan vesperon Jan-Klaŭdo,

Interesa punkto en via respondo →

"— Pri la ekzistantaj malamikaj fortoj mi ne opinias, ke gravas koni ilin por alfronti."

— Nia mondo en 2026, evoluas ege rapide, ni ne plus estas en 1900.

Vi ja tute pravas sed en nia epoko, ni baraktus por prosperigi Esperanton ne konsciante, ke

oni alfrontu malfavorajn gigantajn fortojn.

Kiam oni ekzamenas la historion oni facile rimarkas ke en 1900, niaj pioniroj renkontis ekzakte

la samajn malamikajn fortojn: 

  1. Imperiismo de la tiranoj.
  2. Ŝovina kaj krimema naciismo.
  3. Kultura imperiismo de la potencaj nacioj.
  4. Ignorado de ŝafarecaj homamasoj.
  5. Aroganteco de politikaĉaj respondeculoj.
  6. Antaŭjuĝoj de monaviduloj pensantaj nur al siaj tujaj profitoj.
  7. Indiferenteco de senidealuloj glutantaj senliman konsumadon.
  8. Malestimo de la malfortaj komunumoj.
  9. Obeema kaj malnobliga vasaliĝo al potencoj nur pro iliaj fortoj.
  10. KTP.

Konsciante pri la forto de siaj malamikoj, oni povas eviti multajn erarojn en sia strategio.

Ekzemple:

"—Kiom ili estas?

— 1000 malamikoj?

— Kiom ni estas?

— 10 samideanoj.

— Bonege, ni encerkligu ilin…" 😉🙂

En via respondo min atentigis via frazo:

"— Ĝis nun mi ne trovis sukcesan entreprenon por efike labori kaj partopreni."

— Jen sugesto mia →

Ekzistas sukcesa kaj utila retejo por esperantisto → https://www.miavivo.net

En tiu retejo oni povas trovi samideanon → Frank Merla
Frank kreis la interretejon → https://kunfarejo.org
Per tiuj ligiloj troveblas multaj esperantistaj projektoj inter kiuj, iuj prosperas kaj 
en kiuj la partoprenado de esperantisto estas bonvena.


— Saluton Yanpetro,

Dankon pro via analizo de malamikaj fortoj.

Jes efektive ekzistas tiuj fortoj, sed tamen mi opinias, ke eblas agadi eksteren kaj trovi taŭgajn projektojn sen veki tiujn fortojn. En difinita agadplano estas eble oportune koni tiujn fortojn, eble ne. Laŭ tiu proverbo: "mi ne sciis, ke estis neeble (pro tiuj fortoj?) do mi faris ĝin."

Dankon pro viaj konsiloj. Mi analizos tiujn retejojn por ekscii, ĉu la agadoj per tiuj retejoj estas fruktodonaj.


Sincere via

Jan-Klaŭdo 


Ni restu en rilatoj…