“Plej multaj homoj mortas je 25 jaroj,
eĉ se ili estas enterigitaj je 75,”
laŭdire rimarkis Mark Twain.

Ni mortas antaŭ ol nia cerbo ĉesas funkcii;
...antaŭ nia lasta spiro;
...longe antaŭ nia lasta korbato.

Ni mortas,
kiam ni subpremas niajn idealojn de justeco kaj de reciproka respekto,
elektante cinikismon anstataŭ humanismon.

Ni mortas kiam ni ĉesas defendi intelektan liberecon kontraŭ komerca reklamado,
religiaj superstiĉoj,
politika propagando,
rasa antaŭjuĝo
kaj la
malamegaj mensogoj de imperiistaj diktaturoj.

Kiam telefono aŭ televida ekrano anstataŭigas sunlumon,
kiam malvirtaj algoritmoj kaptas kaj sklavigas penson,
ni jam estas en morta danĝero.

Ni mortas kiam ni rezignas pri ĉio, kio beligas la vivon.