Esperanto, genia lingvo, estis gvidita ek de sia ekiĝo de nobla kaj klara idealo.
La lingvo estas simpla, belsona kaj etne neŭtrala.
Ĝi apartenas al la homaro sen limige en kopirajto kaj nacieco.
Kompreneble lingvo utilas nur, se oni ĝin ellernas,
kaj uzas sufiĉe en ĉiuj siaj aktivadoj.

EVITEBLAJ KAPTILOJ EN ĈIA PROJEKTO…

Unua obstaklo → la lernado.
Se oni lernas la lingvon ekirante el sia malsimpla gepatra lingvo,
la ĉefa malfacileco devenas de la unua lingvo.
Se oni ne estas denaska esperantoparolanto (…bonŝance),
la ideala akirado de la lingvo estas la rekta metodo.
Tiel ĉi oni evitas barakti kun la komplikaĵoj de siaj lingvaj kutimoj.
La traduko venos ĉiam sufiĉe frue…

Dua obstaklo → la ekuzado.
La komencanto riskas erari pro sia lingva nivelo.
Erari ne gravas per si mem, ("Erari homas, nur persisti diablas")
sed erari povas provoki miskomprenon, mistraktadon kaj
de mistraktado al ofendado la ŝtupetoj sin sekvas.
Oni ĉiam atentu pri la ofendiĝemeco de aliaj esperantistoj ĉar
la fakto ke oni estas "samideano" ne signifas ke oni same opinias pri ĉio.

Tria obstaklo → la kabeado. (…pro malkuraĝiĝo)
Esperantisto (nove bakita) sufiĉe reganta la lingvon prave pensas,
ke li povas krei originalan aĵon ĉirkaŭ siaj hobioj, ŝatokupoj kaj eĉ profesiaj aktivadoj.
Pri tio oni sciu, ke ne sufiĉas posedi la lingvon kaj fakajn konojn por sukcesigi projekton.
Io alia necesas…

Abortitaj entreprenoj en Esperantio multenombras…
Ilia nombro ne kalkuleblas.
Vidu la multecon da esperantistaj fakaj asocioj, kiuj fakte estas simplaj "vakuaj konkoj"…
Por neniun ofendi, mi ne citos eĉ unu solan ekzemplon.

Nu, kio alia necesas? …krom iom da bonŝancon…
Por entrepreni ion kun sukcesoŝanco, oni nepre uzu planon kaj strategion.
Unue oni devas evalui ĉion, kio estas bezonata.
En mono, en tempo, en materio, en tekniko kaj ĉefe en homoj.
Jen la tikla punkto.
Malmultege nombras la sukcesaj projektoj fareblaj sole.
Antaŭ ĉio, oni devas kunvenigi skipon ĉirkaŭ la projekto.
Jen la granda malfacilaĵo.
En niaj ĝangalaj societoj oni instruas ĉiam la homojn en konkurada etoso.
Oni estas venkanto aŭ malvenkanto.
La skipa kunlaborado ne estas instruata malgraŭ, ke taĉmente labori
ne apartenas al nia homa instinkto, ĝi ne estas enskibita en nia genaro.
La kunlaborada arto estas kultura afero, ĝi estas lernota.

KONKLUDE:
En la preparado de projekto ni neniam forgesu la neceson de skipo.
Ni ne forgesu, ke ĉiu partoprenanto legitime posedas memestimon, kaj
ke la egotismo de iuj ne esprimu sin malfavore al aliulaj.
Ni konsciu, ke ĉiu partoprenanto al projekto devas trovi sian propran intereson.
Sed antaŭe, kontrolu ke iu alia ne jam entreprenis la saman projekton
kun sukcesobonŝanco.
Se tio okazas proponu kunlabori en la jam entreprenita projekto.

RIMARKO:
Se vi trovas eraro(j)n ĉu en la fundo, ĉu en la formo, en la ĉi supra teksto,
ne hezitu uzi la dialogan funkcion de ĉi tiu TTTejo…
Viaj reagoj interesas min.

DANKEGON! …al Thierry T., kiu helpis min en la plibonigado de ĉi tiu artikolo.

REAGOJ de LEGINTOJ:

de Vicente S.

Jen kelkaj klarigoj:
Komentoj en neesperantaj retoj aŭ grupoj utilas nur se vi jam estas videbla esperantisto kaj partoprenas en konversacio, kie mencio pri Esperanto, "la lingvo pli taŭga por solvi tian problemon", estas vere trafa.
Paroli en Esperanto proksime de neesperantistoj estas grava ago por montri, ke Esperanto ekzistas kaj efike funkcias.
Partopreni en plurlingvaj renkontiĝoj havas similan efikon, tamen tie oni trovas homojn, kiuj jam interesiĝas pri lingvoj.
Starigi budeton en foiroj, precipe en kulturaj foiroj, ankaŭ estas taŭga maniero por eltiri Esperanton el anonimeco.
Ĉiam gravas eviti ke ni ŝajnu kvazaŭ religia movado. Mi opinias, ke ideoj kiel "lingvo de paco", "interna ideo" kaj la kreinto "Zamenhof" estu menciataj nur kiam la homo jam montras intereson pri la lingvo.
Esperanto estas lingvo lernebla memstare, per kiu oni facile povas komuniki kun homoj el la tuta mondo. Ĝi havas riĉan literaturon, viglan komunumon ktp.

Reago de Andreas K. al

→ Vicente S.: "... ni devas videbligi Esperanton [...] per komentoj en neesperantaj retoj ..."

Intertempe mi dubas, ĉu per tio, igi Esperanton videbla al neesperantistoj, oni rimarkeble disvastigas ĝin, ĉar:

  1. La plej multaj homoj ne interesiĝas pri lingvoj. (Certe: Kelkaj homoj jes – sed ĉu tiuj trovas la vojon al Esperanto, estas dubinde.) 
  2. Informoj en aŭ pri Esperanto pleje atingas esperantistojn. (Ke iuj informoj atingas ankaŭ novajn celgrupojn, el kies anoj iuj povus trovi la vojon al Esperanto, mi nun ne konsideras.) 
  3. Sociaj retejoj estas efemeraj. (Koncedite: Ili nepre povas krei longdaŭrajn diskutojn – ankaŭ pri Esperanto – kaj tiuvoje diskonigi ĝin.) 
  4. La plej multaj esperantistoj ne igas Esperanton videbla al la neesperantista mondo. Ili certe havas bonan kialon por tio. Alimaniere ili ne komprenus, ke Esperanto estas ju pli utila por siaj parolantoj, des pli da homoj parolas ĝin, kaj tian nekomprenadon mi simple ne volas atribui al la nevidebligemuloj.