pentristo : artiste peintre
MIA PENTRA IRADO
Mi sentas min pentristo ĉar la kreado de bildo ekvilibras mian psikon, tion dirinte, mi konscias, ke deklari sin pentristo (t.e."artisto") estas depostulado valorigebla nur de la spektanto.
Miaj bildoj povas lasi vin senreaga aŭ eĉ malplaĉi al vi. Mi akceptas tiom pli facile ĉi tiun situacion, ke se pentristoj, eĉ nekonataj, emociigas min, aliaj famegaj lasas min sen reaga.
Resti sen reago ne estas pli hontiga ol emociiĝi. La valorojuĝo de verko estas nur subjektiva.
Difini pentron ne facilas, sed mi pensas distingi tion, kion ĝi ne estu.
La pentrarto ne estu nova religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj komercaĉaj celoj, koruptas kaj mistifikas naivan publikon kaj pli riĉigas senskrupulajn ulojn.
Pentri liberigas la imagon, dank’al kio, la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj, pli faciliĝas.
Vehiklo de la imago, ne pli ol alia arto, la pentro ne permesas eksplici la ideojn.
"Ĉi tio ne estas lingvo" povintus skribi la pentristo René Magritte.
Por reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo nepre necesas.
Por komuniki kun sia najbaro, loka lingvo indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj.
Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, INTERNACIA LINGVO restas la sola solvo.
Oni des pli bone ŝatas sian hejman lokon, ke oni ne estas malliberigita en ĝi.
Ĉi tiu amo de la libero kondukis min al lernado kaj praktikado de la lingvo ESPERANTO.
Mi krome renkontis manieron por rigardi la mondon kiu malideologie liberigas la menson,
temas pri la zetetiko, kiu situas je la fundamento de la scienca metodologio.
Jen kial en mia menso,
PENTRO, ESPERANTO, KRITIKPENSADO kunagas en la libereco de mia imago.
Biografieto
de
Jean-Pierre CAVELAN
(interreta alinomo <yanpetro-kavlan.fr >)
La 12-an de marto1943, en Brélidy, regiono Bretonio de Francio, Fernanda naskis min.
Petro, mia paĉjo, estis la instruisto de la vilaĝeto.
Li lernigis la francan al infanoj parolantaj nur bretone.
Ek de mia junaĝo mi desegnis kaj pentris, ricevante konsilojn de panjo tre kompetenta pri artoj.
Sed por memstariĝi, mi laboris en la domkonstruado kaj mia profesia desegnado ekestis teknika.
1973 → sekve al mia patra Petro kaj frata Mikaelo, mi lernis Esperanto-n.
Poste mi perfektigis mian praktikon per staĝoj.
Mia edzino kaj mia panjo ankaŭ esperantiĝis.
Oni diru, ke mia patro tute esperantigis nian familion.
1979 → Mi iĝis pentristo. Samtempe mi instruis la zamenhofan lingvon kaj prezidis la
esperantistan grupon de Nico (Nice en la franca).
Spuroj de miaj tiamaj desegnoj kaj bildaj ilustraĵoj estas troveblaj en famaj esperantistaj revuoj kaj libroj.
1999 → Mi verkis bildstrion por infanoj "Kuniks la kuniklo".
2018 septembre → eldono de "Gu kaj Pil la vulpidoj" → bildrakonto por infanoj ;
Samjare oktobre → eldono "Nico-Kosiko-Sardio" → bicikloturista taglibro de Miŝel kaj Johano-Petro.
2022 Ek de Novembro → Bildstrio "Biografio de Zamenhof" aperas felietone en
la dulingva revuo trimonata Espéranto-info.
Por sekvi kaj eventuale partopreni en la kreado de ĉi tiu verko,
sufiĉas viziti la tutmondan diĝitan pentrej-butikon:
<https://www.yanpetro-kavlan.fr/ >
Miaj francaj diplomoj pri esperanto. Mi fieras pri l'Atesto pri kapableco, kiun mi trapasis en Greziljono
Mia internacia diplomo trapasita en Slovakio sub la gvidado de la eminenta profesoro Milan Zvara.