Bildstria kreadmetodo nia


Kiel funkcias la kreado de la bilstrio pri la vivo de Zamenhof?


  1. Mi skizas ĉiun vinjeton kun ĝia malneta teksto kaj skizo de akvarelo ( …tio estas, "necesa" por krei la rakonton). (Kompreneble mi akceptus dispartigi la taskon kun aliaj kreantoj…)

  2. La korektanta skipo cerbumas pri ĉiu vinjeto kun diskuto por proponi plibonigadon.

  3. Kiam la korektanta skipo interkonsentis pri korektota teksto, mi ĝin ricevas.

  4. Tiam, sed nur tiam, mi ĝisdatigas la vinjetojn. (Tial ĉi la verko pliboniĝas, iom post iom, ek de la komenco.)

  5. Por ne prove labori ronde kaj eterne en la tuta verko, oni progresu per laboraj tranĉaĵoj.
    Ĉiu labortranĉaĵo entenas 50 vinjetojn, t.e.25 vinjetoj en la franca n° para, kaj 25 vinjetoj en Esperanto n°malpara.

  6. Por ĝisdatigi labortranĉaĵon 2 (du) semajnoj minimume necesas. → Vidu detalon →

  7. Se dato de eldonado estas fiksita, necesos antaŭvidi ke la korektotaĵoj alvenu ĉe KAVLAN du semajnojn antaŭe.

  8. La laboraprogreso estas notata kaj ĝisdatigita ĉi tie. → Vidu la ĝisdatigon →


Por korekti laboran tranĉaĵon, mi ne bezonas ricevi la bildojn, kiujn mi jam havas.
Mi ricevu nur tabelon kun la nuna teksto en maldekstra kolumno, kaj la osa teksto en la dekstra kolumno.


La tuta ĝisdatigita teksto lokiĝas sur la "htmla paĝo":

https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo


Sur ĉi tiu paĝo lokiĝas ĉiuj la ligiloj al la bildoj kaj al aliaj necesaj informoj.
Tiel ĉi ĉiu povas kontroli, ke li laboras kun la lastaj ĝisdatigitaj sliparoj.


Notu ke la verko restas nur diĝita, ke ĉiu vinjeto restas korektebla, modifebla kaj perfektigebla.

La unua etapo de la verkado estu obteni bildstrion por la legado sur poŝtelefonaj kaj televidaj ekranoj .

En posta etapo venos la adaptado al eldono sur papera albumo, sed por atingi ĉi tiun duan etapon, la tuta partoprenantaro devos antaŭe interkonsenti, ke la verko estos taŭge preta por la presado.

Pri la tempoplanado de la laboro, precizaj datoj ne estas fikseblaj, ĉiu kunlaboras laŭ sia eblecoj.
Por informo, la laborado komencis dum aŭgusto 2022.

Ni estas en januaro 2024, do de la komenco, 17 monatoj pasis.


Kio estas farita?:

La vinjetoj ekzistas ĝis la n°701 (…mi nun laboras en la tranĉaĵo 700-749)
La korektoj atingis la vinjeton n°399
Ĝis la 24-a vinjeto la bildstrio estas eldonita de la gazeto Espéranto-Info.
Sed ĉi tiu eldonaĵo estas nur antaŭrigarda.
Ĝi ne malpermesas novajn ŝanĝojn antaŭ eventuala eldonado en paperaj albumoj.

Se ni ricevas kritikojn, ni ĉiam invitu la kritikemulojn al serioza partoprenado en la kreado de la verko.
Estas ĉiam postenoj por partopreni…


Karaj geamikoj,

Mi redaktis ĉi tiun priskribon de nia labormetodo por fiksi la ideojn por ni ĉiuj (…mi entenata).
Ni povas fieri pri nia jam farita tasko.
Gratulon al ĉiuj!
Kompreneble ni devas konservi kuraĝon, por atingi la finon de la verkado, sen perdi tro da tempo.


Amike de

Jean-Pierre Cavelan

alias Yanpetro KAVLAN) 2024/04/18

 ALGORITMO de KOREKTADO por KAVLAN


1-Ricevo de la korektita tabelo de Jean-François konservita en riceva dosierujo.

2-Transskribo de la tabelo de Jean-François al tiu de KAVLAN: Ĉi tiu tabelo servos kiel sendokvitanco post ĝisdatigo.

3-Modifu XCF-bildetojn (GIMP-formato) kaj konservu ilin en la originala dosierujo "GIMP".

4-Eksporti en JPG en la ĝisdatigan dosierujon por la FR-albumo https://photos.app.goo.gl/KsNZ9uo6DTn8LdnUA

5-Eksporti en JPG en la ĝisdatigan dosierujon por la EO-albumo https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9 (Dum la korekto progresas, la KAVLAN-tabelo estas ĝisdatigata.)
Ŝanĝoj estas raportitaj en la maldekstra kolumno kaj kiam ili estas faritaj, ili estas forstrekitaj en la dekstra por eviti preteratentojn).

6-Kiam la modulo estos plene ĝisdatigita, la novaj bildetoj estas pretaj anstataŭigi la malnovajn en la FR-albumo.

7-Tiam en la EO-albumo.

8-Ĉiuj FR kaj EO vinjetoj estas kopiitaj en dosierujon por sendi al Jean-François.

9-La tabelo KAVLAN estas kopiita en la sendadresujon al Jean-François, ĝi servas kiel sendkvitanco.

10-La ĝisdatigitaj bildetoj estas kopiitaj en JPG-bildeto-dosierujon.

11-Miniatureoj restantaj en la dosierujoj de ĝisdatigo de albumoj estas movitaj al la dosierujo de ĝisdatigitaj miniaturaĵoj.

12-La ĝisdatigita teksto en la maldekstra kolumno de la KAVLAN-tabelo estas kopiita kaj algluita en TXT-dosieron.

13-La teksto de la TXT-dosiero ebligos la ĝisdatigon de la paĝo https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo per kopiado kaj algluado.

14-La ĝisdatigitaj bildetoj estos miniaturigitaj laŭ aroj (programaro Shotwell), poste finpretigitaj unu post unu en GIMP por akiri bildetojn de [334x313 pikseloj kunpremitaj je 95% kaj je 200 pikseloj/colo].
Ĉar la nomo estas la sama kiel la normala bildeto, ili estas konservitaj en malsama dosierujo.

15-En la dosierujo, kie estas sendotaj normalaj vinjetoj al Jean-François, la tuto estos kunpremita en zipitan dosierujon.

16-La zipita dosiero estas sendita per la servo https://www.grosfichiers.com/ al Jean-François.

17-En la dosierujo, kie la miniaturaj vinjetoj estas sendotaj al Jean-François, la tuto estos kunpremita en zipitan dosierujon.

18-La zipita dosierujo de miniaturoj estas sendita retpoŝte al Jean-François

19-Senditaj dosieroj estas movitaj en dosierujojn "Senditaj".


RIMARKO:

Kompreneblas, ke tio ne estas tiel simpla, kiel oni eble pensas...
Ĉiuj ĉi tiuj operacioj nepras por eviti erarojn, preterlasojn kaj tempoperdon.
La nombro 50 vinjetoj por ĉiu operacia modulo taŭgas ĉar ĝi permesas raciigon de la laboro.
Ĉi tiu algoritmo eliris el nia sperto pri kunlabora laboro per Interreto.
Ĝi povas utili al teamoj, kiuj ŝatus inspirati de ĝi...
Kiam videbliĝas la nombro da operacioj farendaj por ĉiu ĝisdatigo,
komprenebliĝas, ke grupigi ilin kune por ĉiu modulo kaj ĉiu ĝisdatigo estas preferinde.

Laborprogreso je la 2025-… Le point au 2025-05-12 



Voici le nombre exact de vignettes dans chaque album :
jen la ekzakta nombro da vinjetoj en ĉiu albumo:
ZAMENHOF [FR] 01 → 361 vignettes (La dernière porte le n°685E)

https://photos.app.goo.gl/KsNZ9uo6DTn8LdnUA


ZAMENHOF [EO] 01 → 361 vinjetoj (La lasta n°685F)

https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9


ZAMENHOF [FR] 02 (suite) → 35 vignettes
(Nombre provisoire. Le 2° module de 50 vignettes est en cours de création)

https://photos.app.goo.gl/8tkniBmA2G4GcpH67


ZAMENHOF [EO] 02 (sekvo) → 35 vinjetoj

https://photos.app.goo.gl/oNkVoBquvAzBmmc8A


Tout ce qui est texte se trouve ici :
La tuta teksto situas ĉi tie:

https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo


En cas de doute, toujours se reporter à ces documents de référence.
En dubkazo, ĉiam referenci al ĉi tiuj dokumentoj.

: