de Ernest Archdeacon

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Archdeacon

artikolo aperinta en La Gazeto en 2015

Vi certe scias, karaj samideanoj, ke mi, dum mia tuta vivo, ĉiam batalis, ĉu por la progreso, ĉu kontraŭ ĉiuj danĝeraj antaŭjuĝoj.
Nun, mi opinias kritikinda la troan tendencon de niaj samlandanoj al arto, kiu estas speciale nerekomendinda dum la krizo nun aflikteganta la mondon.
La ĉefa afero, por la homoj, estas sin nutri kaj vesti, kaj tamen, nekredebla multego da artistoj vane difektas senmezurajn surfacojn da tolo, kun pentraĵoj plej ofte frenezoplenaj, same grandnombregaj literaturistoj fuŝas ankaŭ tunojn da papero: ili preferinde devus kulturi terpomojn, legomojn aŭ kortobirdojn, kiuj povus almenaŭ ilin nutri, ĉar ili ne povas manĝi siajn revenditajn pentraĵojn aŭ volumojn.
Dum la unua krizo, ni antaŭ ĉio, devus produkti necesajn varojn…

Mi nepre naskos indignantajn protestojn inter tiuj kiuj nomas sin artistoj, kiam mi defendos tiun tezon ke la arto estas revo, iluzio sen iu ajn realeco, kaj uzado tute ne ŝatinda de la homa agemo.
Ĝia kreskado, ĉe iu nacio, malprofite al scienco, estas signo de degenerado, kaj ne de progreso.
La homoj ĉiam penadis por perfektigi siajn vivkondiĉojn sur la planedo, tre ofte malgastigema, en kiu la sorto ilin enloĝigis.

La scienculoj, ĉiam realigemaj, zorge esploradis la murojn de nia tera karcero, ĝin plibonigis permetoda kaj pacienta laboro.
Fakte, ili sukcesis plilongigi la vivon, kreskigi la komforton, la terproduktadon k.t.p., la artistoj, kontraŭe, ne konas la metodajn serĉadojn, ili nur esprimas per peniko, la skulptilo aŭ la plumo, siajn personajn "revojn", volante plej ofte altrudi ilin al siaj samtempuloj.

Kial do la kritikistoj iam kunmetis tiun sensignifan frazon: "la reguloj de l'Arto"?
La kunigo de tiuj du vortoj estas evidenta absurdaĵo.
La Arto neniam povos havi regulojn: ĝi ĉiam havos diferencajn formojn laŭ la diversaj homaj cerboj.
Estas tiel mallogike fari kritikojn pri arto kiel pri prefero al iu virino aŭ iu sporto.
Ĉiuj artpasiuloj estas kolektivaj halucinatoj, kompareblaj al la turniĝantaj fakiroj, kiuj, sekve de rligia ekscitado, spirado de ebriigaj parfumoj, k.t.p., fine turniĝadas kune, ne komprenante nek sciante kial.

Estas amuzege vidi hodiaŭ la pensmanieron de la samaj homoj kiuj iam energie mallaŭdis Wagner, kiam oni alportis lian muzikon en Francujon. Ili poste dekretis lin unu el la plej grandaj muzikaj genioj en la homaro; kaj, poste neis denove lian genion, ĉar li faris la krimon esti el germana deveno.
Oni konstatis analogan "komedion" kun la muzikisto Bizet, okaze de la sensacia malsukceso de Carmen, kies senegalan meriton ĉiuj hodiaŭ proklamas.
Tial ke ni parolas pri muziko, ĉu ni ne konstatas ke, nun, la mekanikaj muzikiloj anstataŭas, preskaŭ ĉie, la artistojn. Vi eble obĵetos ke la muzikiloj nur reproduktas ariojn aŭ muzikaĵojn antaŭe kantitajjn aŭ luditajn de la artistoj: mi respondas, ke, tre ofte, la artistoj ne plu estas necesaj.
Antaŭ multegaj jaroj, antaŭ la perfektigo de la fonografoj, oni fabrikis grandan nombron de fortepianoj aŭ orgenoj mekanike funkciantaj. sen la pero de iu artisto, ĉar la muzikaj notoj estis rekte transskribitaj, ĉu per paperaj rubandegoj, taŭge traboritaj, ĉu per najloj fiksitaj sur speciala cilindro.
Mi eĉ aldonos ke tiuj muzikiloj povas atingi, en la ludado, majestrecon kaj rapidecon tute neeblajn por iu ajn homa ludanto: tiu ĉi havas nur dek fingrojn kiam la mekanikoj havas ne limigitan nombron da ili, kaj, cetere, ili estas neniel ĝenitaj, kiel la homa mano, kiu ebligas atingi la maksimuman amplekson de dek notoj.

Se la arto havus realan ekzistadon, ĝi havus regulojn antaŭ kiuj ĉiuj sin klinus: oni ne povus diskuti la belecon de iu arta verko pli ol la kvadraton de la hipotenuzo. Kaj, kontraŭe ni vidas la artamantojn dividitajn en du partojn, tute ne akordigeblajn.
Parolante nun pri pentrarto, ni konstatas la samajn malkonsentojn.
- Iam, por la pentristo Bouguereau, la duono de Francujo deklaris ke li havas grandegan talenton, kaj la alia ke li havas neniun. Ĉiuj konas la historion de la pentristo Millet, neniel sukcesinta dum sia vivo, kiel L'Angelius, estis vendita po unu miliono, kaj eĉ pli.
- Meissonier, kontraŭe, havis grandegan sukceson dum sia vivo, kaj, nun, siaj pentraĵoj perdis preskaŭ sian tutan valoron. La samo okazis por la fama Edouard Detaille, k.t.p.
- Claude Monet, Manet, Pissaro, k.t.p., multfoje malakceptitaj en la oficialaj ekspozicioj, nun ĝuas grandegan sukceson.
Kiuj estis pravaj? La hieraŭaj amatoroj aŭ la hodiaŭ?

Mi, ankaŭ tie, rezonos same kiel por la muzikiloj.
- La pentristoj penadas por reprodukti la naturon, kaj mi pretendas ke la modernaj fotografistoj kaj filmistoj, helpitaj nur de la lumo, en unu centono da sekundo, realigas bildojn pli perfektajn ol la plej famaj nunaj pentristoj post longegaj penadoj.
Mi senhezite preferas mendi mian portreton al iu ajn Pariza fotografisto, ol al la famega Van Dongen, ekzemple.
Mi havus multe pli certan similecon al la modelo, kaj samtempe realigos ŝatindegan ekonomion.

Ni ankaŭ vidas ĉiutage, sur la filmoj, en la kinematografoj, mirindegajn pejzaĝojn, superantajn, laŭ mi, ĉiujn konitajn pentraĵojn. Nun kolorfilmoj, belegaj. Cucaracha*-kriterio: plej granda simileco al la naturo. (* La Cucaracha (1934), mallonga kolor-filmo de Lloyd Corrigan, estis kreita por elmontri la eblaĵojn de la Technicolor-sistemo)

Estas mirinde ke multaj artistoj ne forlasis arton, ĉar ili centfoje aŭdis eĉ de kolegoj ke ili estos ĉiam senvaloraj kompare al la artistoj de la antikva Grekujo, vivinta 30 jarcentojn antaŭ ili.
Ĉiuj interkonsentas, preskaŭ unuanime, por diri ke niaj plej famaj pentristoj kaj skulptistoj neniel povas rivali kun Apelle kaj Phidias.
Kia senkuraĝigo por la nunaj artistoj!!

Cetere, la modo en arto fariĝas pli kaj pli ŝanĝiĝema, kaj la artistoj devas diveni la morgaŭan modon.
Tio estas tute hazarda loterio.
Vi bone scias la nunan kvarelon inter la modernaj pentristoj kaj la malmodernaj.
La unuaj, nun, ne plu estas sufiĉe antaŭiremaj kaj estas tute preterpasitaj de la kubistoj, kiuj havas kreskantan klientaron.

En la literatura arto, la samaj malkonsentoj ĉiam okazas.
Vi scias ke la franca poeto François Coppée, kiu fariĝis Akademiano, estis konsiderata de la plimulto de niaj literaturistoj kiel apenaŭ kapabla fari versojn por la infanflutoj, ke Georges Ohnet, kies romanoj atingis la plej grandan eldonkvanton iam konstatitan en Francujo, estis konsiderata, ĉe la beletrista mondo, kiel ridinda nululo.
Vi ankaŭ scias ke Paul Valéry antaŭ nelonge farigis ano de la Franca Akademio, kiam la plimulto de niaj samlandanoj kaj mi mem opinias ke liaj versoj estas tute nekompreneblaj.

Same ankaŭ nia registaro atribuis al la poetino grafino de Noaïlles, antaŭ nelonge mortinta, la krucon de Komandoro de la honora legio, la plej altan gradon iam atribuitan al virino.
Kaj tamen, la plimulto el ŝiaj versaĵoj estas tute nekompreneblaj. Iam oni riproĉis al poetoj kiel Maeterlinck, Verlaine, Mallarmé k.t.p. ilian nekompreneblecon, tial la nunaj generacioj devas solene pardonpeti kaj ripari la miskomprenon de la antaŭaj.

- Alia afero nun: ni iomete parolu pri la arto en la virinaj tualetoj: kial oni opinias nun groteskaj tiujn kiujn ni iam juĝis admirindaj?
Antaŭ kelkaj jaroj, oni ŝatis la virinojn nur kun talioj maldikegaj kiel vespoj, kaj, kontraŭe, dikegaj postaĵoj kaj mamoj.
Konsekvence, la virinoj streĉis siajn taliojn preskaŭ ĝis sufoko: el kio sekvis, ĉe ili, gravegaj malsanoj.
Ili almetis al siaj postaĵoj kaj mamoj artefaritajn remburaĵojn, kaj eĉ iam adoptis la krinolinon.
Hodiaŭ, ili estas devigitaj sin deformi inverse, malaperigi la talion kaj fariĝi plataj kiel limandoj.
Kie estas la vero???

Alia afero ankaŭ: vi sendube opinias ke la plej belaj virinaj tipoj estas en Eŭropo, eble en Francujo?
Kio pruvas al vi ke la vera beleco ne kuŝas ĉe la Hotentotinoj, kiuj havas, en la mondo, tute meritan famon pri la mirindega reliefo de siaj mamoj kaj postaĵoj.
Do la Hotentotinoj povas prave opinii ke la Eŭropaninoj estas degenerintaj produktoj de nia majuniĝinta civilizacio kiu perdigas al ili la naturajn reliefegojn kiujn la Hotentotinoj fieras esti konservintaj.

Aliaj afero ankaŭ: oni iam senfine batalis pri la estetiko de la aŭtomobiloj: ĉiuj artistoj, mi certigas, senlace ripetis ke estus necese meti artefaritan ĉevalon antaŭ ili por iom malpliigi ilia abomenan malbelecon.
Kiel idiota ŝajnas nun al ni tiu tezo!

Kiam oni do fine komprenos ke la estetiko teoria ne povas ekzisti, ke la nura nediskutebla beleco de iu objekto estas ĝia perfekta konformiĝo al siaj estontaj servoj: oni povos koni tiun konformiĝon nur kiam ĝi estos maksimume perfektiĝinta.
Nun, ŝajnas ke la aŭtomobiloj atingis formon vere definitivan; ili estas kiel eble plej similaj al kuglego, kiu devas havi la plej perfektan penetrecon tra l'aero: kaj tiuj formoj estis altruditaj de la scienculoj, kontraŭ la artistoj, obstinintaj en siaj antikvegaj malraciaj konceptoj.

Mi persone komprenas la arton nur kiel helpilon por la scienco.
La sciencisto difinas la plej bonajn formojn por objekto, rilate al ĝia uzo, kaj la metiisto realigas ĝin laŭ tiuj difinoj kun sia tuta artkapablo.
Mi same ne komprenas la literaturistojn kiuj zorgas pri la arto sola, kaj kies verkoj ne havas kiel celon la vulgarigon de scienca aŭ socia progreso.
Kaj, malfeliĉe, tiu priokupado ŝajnas pli kaj pli malofta ĉe niaj modernaj aŭtoroj.

Mi konkludas:

Ĉar niaj artistoj mem konstatas ke ili neniel progresis kompare al tiuj kiuj vivis antaŭ Kristo, oni estas nepre alkondukita al la forstreko de l'Arto el la listo de la homaj kulturindaj konaĵoj.
Kontraŭe, neniu pruvos al mi ke la aerflugado kaj la senfadena telefoni estis eltrovitaj antaŭ Jesuo Kristo.
Tio kion oni nomas arto estas nur revo de la viroj* (*probable: "de la homoj"), penadante por plibonigi ("ŝajne") niajn vivkondiĉojn sur la tero.
Ne povante solvi, per serĉado scienca, la gravajn problemojn de nia vivo, ili provas trovi, per arto, iun rapidan solvon: ili esperans malpliigi la mizerojn de nia nuna vivo, fabrikante al ĝi imagajn plibonigojn.
Tiel ili provas maski, sed tute nesukcese, la bedaŭrindegajn malperfektaĵojn de nia kompatindega homaro.
Efektive, la artistoj donas al la objektoj iun formon laŭ sia imago nur konsekvence de la embria stato de la homa scienco, kiu ne ankoraŭ ebligis fiksi matematike siajn plej perfektajn formojn.

Mi jam multfoje provis elmontri al la famaj literaturistoj la senmezuran intereson de Esperanto, eĉ en ilia speciala fako, kaj mi ĉiam koliziis kontraŭ cerboj hermetike fermitaj kaj sisteme blindaj antaŭ evidentega progreso.
Nia bona amiko Rodo, kiu inter la artistoj, estas notinda escepto al tiu ĉagreniga konstato, povos verŝajne diri al ni ĉu li ofte klopodis, aŭ ne, por varbi al nia afero kelkajn el siaj kolegoj, kaj denombri siajn sukcesojn je tiu vidpunkto.
Lia listo certe ne estos longa.

Estas ne dubebla ke la senĉesaj progresoj de la Scienco alkondukos nin al la starigo de iu unika formo por ĉiuj objektoj de ni uzataj, precipe laŭ ilia plej facila uzebleco.
La arto estis ludileto por la infaneco de la homaro, sed, morgaŭ arto kaj scienca utilo tute kunfandiĝos.
La arto neniel progresas, kiam la Scienco gigantpaŝe marŝas laŭ geometria progreso.
Iom post iom, ĉiuj sciencoj, nun tre diversaj, kuniĝos, ampleksante samtempe ĉiujn artojn, kiuj estas en ilia embria formo.
La Scienco prezentas jam grandan nombron da firmaj ŝtupo, kiujn la tutmondaj scienculoj supreniras kun mirindega sukceso.
Altiĝante de unu progreso al la alia, laboregante dum pluraj jarcento, la homoj atingos fine la sciencon integralan, kies Dio estis, por la kredantoj, la ĝis nun ne atingebla simbolo. Kaj ili verŝajne sukcesos sidiĝi je ĝia dekstra flanko.

Ernest Archdeacon