Blog

Reago mia al procedo de l'arto
Reago al l'artikolo « La proceso de l'arto » de Ernest Archdeacon Traduction en français de cet article visible ici : https://kavlanblog.wordpress.com/2016/07/14/reaction-au-proces-de-lart/ Leginte la artikolon « la proceso de l'arto » Ernest Archdeacon mi tuj pensis al Marcel Duchamp « kaj siaj « ready-made » (« jamfaritaĵoj » aŭ « finfaritaĵojn ») kies konategas la legendoza Fontano (1917), fakte serie farita pisejo, ktp… » http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Duchamp : Jen unuela legendoza Fontano de Marcel Duchamp datumita de 1917. Ekzemplero estas videbla en la Musée d'Art Moderne de Paris. Jen alia Fontano de Marcel Duchamp modifita de Pierre Pinoncelli en 1993. Ĝi lokiĝas en la muzeo MAMAC de Nice. (Pierre Pinoncelli, alias Pierre Pinoncely) Ĉi tiuj ekzempleroj, inter aliaj, montras ke la proceso de l'arto estis farita de artistoj mem kiuj elektis nuancon de sento sur ronda paletro kiu iras de « Artas ĉio al ne estas arto! ». Dum la XXa jarcento, l'arto estis juĝita, kondamnita k
14 avril 2025
LA PROCESO DE L'ARTO
de Ernest Archdeacon https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Archdeacon artikolo aperinta en La Gazeto en 2015 Vi certe scias, karaj samideanoj, ke mi, dum mia tuta vivo, ĉiam batalis, ĉu por la progreso, ĉu kontraŭ ĉiuj danĝeraj antaŭjuĝoj. Nun, mi opinias kritikinda la troan tendencon de niaj samlandanoj al arto, kiu estas speciale nerekomendinda dum la krizo nun aflikteganta la mondon. La ĉefa afero, por la homoj, estas sin nutri kaj vesti, kaj tamen, nekredebla multego da artistoj vane difektas senmezurajn surfacojn da tolo, kun pentraĵoj plej ofte frenezoplenaj, same grandnombregaj literaturistoj fuŝas ankaŭ tunojn da papero: ili preferinde devus kulturi terpomojn, legomojn aŭ kortobirdojn, kiuj povus almenaŭ ilin nutri, ĉar ili ne povas manĝi siajn revenditajn pentraĵojn aŭ volumojn. Dum la unua krizo, ni antaŭ ĉio, devus produkti necesajn varojn… Mi nepre naskos indignantajn protestojn inter tiuj kiuj nomas sin artistoj, kiam mi defendos tiun tezon ke la arto estas revo, iluzio sen
12 avril 2025
La kantanta arbo
LA KANTANTA ARBO de Bernard Clavel "Vi vidos", li promesis al la infanoj, "ĝi kantos eĉ pli bone ol kiam ĝi havis siajn brakojn plenaj je birdoj." Kiel Paĉjo Vincendon sukcesos kantigi la maljunan aceron, kiu ŝajnas morta? Kia do estas la sekreto de Paĉjo Vincendon? Jen rakonteto de Bernard Clavel (famega franca verkisto 1923-2010) kiu kaptas la tutan atenton de juna aŭ malpli juna leganto en la franca. Sed de nun, dank'al ĉi tiu bela traduko de Bertrano (alias de Bertrand Verstraete), la esperantistoj povas agrable legi la beletan rakonteton el 28 paĝoj. Mi ricevis la honoron ilustri la libreton per 8 desegnoj. La libro estas vendata en ĉi tiu butiko je la prezo de 5,00 € (sendokostoj aldonotaj)
12 avril 2025
Bonvenon sur mia blogo!
Mi estas pentristo kaj esperantisto aŭ esperanto-pentristo por min prezenti vizitu mian paĝon→ https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/426298784 En ĉi tiu blogo oni trovos artikolojn ĉu en la franca, ĉu en esperanto kaj eventuale en la du lingvoj post traduko… Mia celo, kio ĝi estas? Krei inspirigan loketon por interŝanĝi kaj malkovri. Ne hezitu kaj lasu komenton, dispartigu viajn impresojn, eksprimu viajn malaprobaĵojn aŭ simple salutu. Mi ŝatus dialogi kun vi.
12 avril 2025
Bienvenue sur mon Blog
Je suis peintre et espérantiste et pour me présenter je vous renvoie à la page https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/ Je suis espérantiste et utilise couramment la Lingvo Internacia Esperanto → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/426298784 Je vais donc écrire des articles en français, d'autres en espéranto et éventuellement les traduire… Mon objectif ? Créer un petit coin d’inspiration, d’échange et de découverte. N’hésitez pas à laisser un commentaire, à partager vos impressions à exprimer votre désaccord ou juste à dire bonjour. Je serais ravi d’échanger avec vous.
12 avril 2025
This blog isn’t available right now. Try refreshing the page or check back later. Sorry for the inconvenience